Ĉinaj gvidantoj diskutis kun deputitoj por NPK

(GMT+08:00) 2016-03-11 11:57:26     Redaktoro:Selena

Merkrede antaŭtagmeze ĉinaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli respektive ĉeestis diskutojn de iuj delegacioj por la jara sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso.

Prezidanto Xi Jinping ĉeestis kunsidon de la delegacio de Qinghai kaj diskutis kun la deputitoj pri protekto de la medio. Xi diris, "Necesas persisti en prioritato de mediprotekto, ni devas protekti la medion same kiel niajn okulojn kaj trakti la medion kiel nian vivon." Li asertis, ke oni devas antaŭenpuŝi verdan disvolvadon kaj verdan vivstilon, protekti la regionon Sanjiangyuan, la akva fonto de Ĉinio, por ke la rivero estu ĉiam klara, kaj fari kompletan aranĝon de ekologio, redukto de emisiado, mediprotekto kaj konstruo de urboj kaj urbetoj.

En la sama tago ĉefministro Li Keqiang ĉeestis kunsidon de la delegacio de Xinjiang kaj aŭskultis parolojn de la deputitoj. Li diris, ke necesas plibonigi industrian infrastrukturon kaj akceli sanan disvolvadon de agrikulturo, tekstila industrio kaj turismo. Li akcentis, ke la loka registaro devas plifortigi konstruadon de bazaj instalaĵoj, kiaj estas transporto, akvoutiligo kaj elektroenergia reto, kaj la centra registaro pliigos subtenojn. Li ankaŭ emfazis, ke oni devas plenforte protekti plu la nacian solidarecon, kaj preni tion kiel vivlinion de longedaŭra stabileco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin