Prezidanto Xi substrekas novigon kaj reformon en armeo

(GMT+08:00) 2016-03-14 14:37:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, dimanĉe substrekis teorian kaj teknikan novigon kiel la ŝlosilon por altgradigi la armeon kaj nacian defendon de la lando.

Parolante al naciaj leĝdonantoj el la armeo en la okazanta jara sesio de la nacia parlamento, Xi, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la estonteco de la Popola Liberiga Armeo dependas de novigo kaj reformo.

Li instigis la armeon komplete efektivigi la strategion de disvolvado akcelata de novigo, meti batalkapablon en la centron de ĉiuj laboroj, kaj plifortigi teorian kaj teknikan novigon.

Ankaŭ armea administrado kaj personara kompetenteco estis difinitaj kiel la plibonigotaj kampoj. Li diris, ke La Popola Liberiga Armeo devas koncentriĝi al prioritataj kampoj por komenci ĉiuflankan novigon kaj fortigi la armeon.

Xi diris al la leĝdonantoj el la armeo, ke la periodo de la 13a Kvin-jara Plano estas tre grava por la nacia defendo kaj armea disvolvado de Ĉinio. Li instigis la armeon defendi politikan honestecon, reformon kaj laŭleĝan regadon, kaj plifortigi militan konstruadon kaj batal-pretecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin