Raportisto informiĝis el la 4a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ke ĝis la 17a horo de la 8a de marto, entute 4 248 proponoj el membroj de la Nacia Komitato estis endosierigitaj.
Inter tiuj proponoj 1783 estas pri ekonomio, 445 pri politiko, 269 pri kulturo, 1 334 pri socia evoluo kaj 417 pri ekologio.