Leĝdonantoj aprobis kvin-jaran planon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-03-16 14:14:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinaj leĝdonantoj merkrede aprobis la planon pri la nacia ekonomio kaj socia disvolvado por la periodo de 2016 ĝis 2020, kiu fiksas la celon de averaĝa jara ekonomia kresko je pli ol 6,5% en la venontaj kvin jaroj.

Entute 2 778 leĝdonantoj, aŭ 97,27% da leĝdonantoj, voĉdonis por la kvin-jara plano en la ferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso (NPK).

Ĉinio difinis la jaron 2020 kiel la cel-jaron por atingi la "centjaran celon" de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, promesante klopodojn por duobligi surbeze de la jaro 2010 la malnetan enlandan produkton kaj pokapan personan enspezon antaŭ la centa datreveno de fondo de la Komunista Partio de Ĉinio en 2021.

Tiucele, la kvin-jara plano celas subteni mezaltan kreskon en la venontaj kvin jaroj. En 2020, la grando de la ĉina ekonomio espereble superos 90 duilionojn da juanoj (13,8 duilionoj da usonaj dolaroj).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin