Ĉefministro: Ĉinio faros registarajn aferojn pli travideblaj

(GMT+08:00) 2016-03-16 15:42:12     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉefministro Li Keqiang diris merkrede, ke la ĉina registaro pliigos malfermitecon de siaj aferoj kaj respondos al zorgoj de la publiko per diversaj rimedoj, inkluzive de la Interreto kaj nub-komputado.

Li diris en gazetara konferenco post finiĝo de la jara sesio de la nacia parlamento, ke iu ajn informo de registaraj aferoj, kiu povas esti publika, devas publikiĝi. Publikeco devas esti praktiko, dum ĝia manko estas escepto.

Pli da informoj devas esti publikigitaj, se ili koncernas la demandojn, kiuj tuŝas publikajn interesojn kaj bilancon de publika financo. Li aldonis, ke la registaro devas fari informojn facile alireblaj nur per alklako por la popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin