Fermiĝis la kvara sesio de la 12a NPK de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-03-16 11:03:26     Redaktoro:Pluveta

Post plensukcesa plenumiĝo de ĉiuj tagordoj, fermiĝis la kvara sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio merkrede matene en la Granda Popola Halo en Pekino. La sesio adoptis la raporton pri registara laboro, la 13an kvinjaran planon de Ĉinio, la laborraporton de la Nacia Popola Kongreso kaj la projekton de leĝo pri almozdono. Publikiĝis la prezidanta ordono n.43, subskribita de ĉina prezidanto Xi Jinping.

La ferma kunveno estis prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de NPK kaj plenuma prezidanto de la sesia prezidio, kaj ĝin ĉeestis plej altaj kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin