Verda agrokulturo – kamparana plezuro

(GMT+08:00) 2016-04-13 08:57:56     Redaktoro:Xiong Linping

La agrokultura kaj brutobreda kompanio Tianyuan en la urbo Pingliang de la provinco Gansu estas unu el la plej elstaraj entreprenoj en industriga agrokulturo. La kompanio, dank' al la bredado de bovoj, trovis novan vojon, tio estas, agrokulturo alternigata de kultivado kaj bredado.

En la bazo de la alterna agrokulturo ekskremento estigita dum la bredado de bovoj estas trezorigebla, kaj post nenoca traktado rekte transformiĝas en organikan sterkaĵon kaj uzatan al la plantado de organikaj legomoj kaj fruktoj. Tiu ĉi alterna agrokulturo ne sole malebligas poluadon ĉe fonto, sed krome akcelas la agrokulturan disvolvadon de la urbo Pingliang.

Nun en la loko estas bazo de organikaj legomoj, kaj ĝia areo kovras 400 muojn. Oni intencas, ke la bazo estu ekzemplo de ekologia kaj turisma agrokulturo, en kies medio oni povas promeni enĝardene, kolekti fruktojn, sperti pri kamparaj moroj kaj vivmanieroj, kaj libertempi en ferioj. Dank' al tio la lokaj terkulturistoj enspezas pli multe, sed la medio anstataŭe pli kaj pli ekologia – do oni nomas tiun ĉi agrokulturon verda.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin