Intervjuo al Zhang Rui—Ĉefplenumanto de la kompanio Social Touch

(GMT+08:00) 2016-04-21 09:10:51     Redaktoro:Xiong Shan

De la jaro 2006 ĝis 2010, Zhang Rui faris socian interretejon, same kiel la retejoj Kaixin kaj Renren. Dum tiuj 4 jaroj Zhang Rui starigis grupon kun 30 dungitoj. Tamen en la jaro 2010, Zhang Rui vizaĝis al malfacilo, lia kompanio devis transformiĝi. Li devis serĉi novajn direkton kaj modelon.

Ĝuste tiam, la socia interreto eniris maturan periodon en Ĉinio. La simbolo estis Weibo. Tio montris novan ideon al Zhang Rui kaj li delikate kaptis ŝancon liveri solvan projekton por komercado de entreprenoj en socia retejo. Li diris, ke la apero de sociaj retejoj ŝanĝis rilatojn inter entreprenoj, amaskomunikiloj kaj konsumantoj. Antaŭe entreprenoj serĉis amaskomunikilojn por fari reklamadon. La konsumantoj estis influataj de reklamoj. Tamen post apero de sociaj retejoj, entreprenoj povas rekte starigi rilatojn kun konsumantoj.

Zhang Rui diris: "Entreprenoj rekte starigas rilatojn kun kosumantoj. Poste la entreprenoj havas funkcion de amaskomunikado kaj fariĝas memkomunikiloj. Kiel la entreprenoj administras memkomunikilojn? Tio estas kerno de la komercado de la entreprenoj."

Zhang Rui kaptis tiun ŝancon. En 2011 li decidis fari solvan projekton por komercado de entreprenoj en la interreta epoko kaj lia kompanio sukcese transformiĝis. Per klopodado en sekvintaj 5 jaroj, Social Touch jam havas preskaŭ 1000 dungitojn kaj kunlaboras kun pli ol 100 grandskalaj entreprenoj kaj pli ol 1000 mez- kaj malgrand-skalaj entreprenoj.

Parolante pri la fondo de sia kompanio, Zhang Rui diris: "En la interreta epoko, influo de ĉiu persono estas pli kaj pli grava. Ŝancoj senĉesas, tamen konkurenco intensiĝas. La premo estas giganta, tamen se vi elektas tiun vojon, do vi certe vizaĝas al la premo."


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin