Novaĵoj (Aprilo 21)

(GMT+08:00) 2016-04-21 17:03:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio estas malkontenta pri komento de Britio pri Suda Ĉina Maro; eskaladiĝis konflikto en orienta Ukrainio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying merkrede diris, ke Ĉinio estas forte malkontenta pri la komento de brita ministro pri eksterlandaj aferoj Hugo Swire, kiu tuŝis la Sudan Ĉinan Maron.

Swire diris lunde, ke la insistema agado de Ĉinio akrigis la pliiĝantan streĉitecon en la Suda Ĉina Maro. Li diris, ke Britio apogos kune kun Usono la venontan verdikton de la internacia tribunalo pri plendo de Filipinoj kaj ke iu ajn verdikto havos devigan forton al ambaŭ partioj.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke la komento de Swire neglektas faktojn kaj estas plena de antaŭjuĝo. Ĝi rompas la promeson de Britio, ke ĝi montras favoron al neniu partio en demandoj koncernaj al teritoriaj disputoj. Ĉinio estas forte malkontenta pro tio.

Hua diris, ke Usono kaj Filipinoj koluziis por krei iluzion de streĉeco en la maro, dum homoj vidas, ke pli ol 100 mil ŝipoj pasas sekure tra la regiono en ĉiu jaro kiel kutime.

Merkrede en Pekino okazis la 19a renkontiĝo inter ĉina kaj hinda specialaj reprezentantoj pri landlima problemo. Ĉina speciala reprezentanto, ŝtata konsilanto, Yang Jiechi kaj hinda speciala reprezentanto, nacia sekureca konsilanto Ajit Doval faris vastan, profundan kaj sinceran interŝanĝon pri landlima problemo, la rilatoj inter la du landoj kaj koncernaj internaciaj kaj regionaj problemoj.

Marde en Minsko okazis kunveno de la tri-partia kontaktgrupo de Ukrainio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj Rusio. Speciala reprezentanto de la organizo Martin Sajdik diris al mediatoj post la kunveno, ke li estas maltrankvila pri la eskaladiĝo de konflikto en orienta Ukrainio.

Sajdik diris, ke lastatempe, precipe post la 6a de aprilo draste pliiĝis okazaĵoj, kiuj malobeis la mekanismon de batalhalto, kaj iam la nombro en unu tago kalkuliĝis al 4 700.

Sajdik rimarkigis, ke ambaŭ partioj de la konflikto uzis pezajn armilojn, inkluzive de pafilegoj kaj raketpafiloj. Tiuj armiloj, antaŭe retiritaj el la kontaktlinio laŭ interkonsento, estis denove portitaj al la fronto. Pro la daŭra pafado, evidente pliiĝis la nombro de mortintoj kaj vunditoj. Li emfazis, ke ambaŭ partioj agis kontraŭ siaj devoj.

Li aldonis, ke en la kunveno la tri-partia kontaktgrupo diskutis pri malfermo de trairejoj al la regiono de konflikto dum Pasko. La ĉeestantoj unuanime promesis klopodojn por malfermi ĉiujn trairejojn dum la festo por faciligi la vizitadon de lokanoj.

Merkrede en Ankaro turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu diris, ke de post la subskribo de interkonsento inter Turkio kaj Eŭropa Unio evidente malpliiĝis la nombro de neleĝaj rifuĝintoj, kiuj iris al Eŭropo tra Turkio, kaj nun Turkio urĝe bezonas monhelpon de EU en rilataj kampoj.

Cavusoglu diris en komuna gazetara konferenco kun sia pola kolego Witold Waszczykowski, ke antaŭe en ĉiu monato proksimume 5 000 neleĝaj rifuĝintoj iris el Turkio en ses grekajn insulojn, kaj nun la nombro estis reduktita ĝis malpli ol 100. Li aldonis, ke Turkio elspezis 10 miliardojn da usonaj dolaroj por aferoj rilataj al la rifuĝintoj, kaj nun ĝi urĝe bezonas monhelpon de EU.

Turka ĉefministro Ahmet Davutoglu faris paroladon marde en la printempa kunveno de la Parlamenta Asembleo de la Eŭropa Konsilio. Li diris, ke Turkio restis fidela al la interkonsento pri rifuĝintoj kun EU kaj plenumis siajn promesojn, tamen EU ne prenis sur sin la respondecon.

La siria armeo diris merkrede, ke veturiloj de humanitara agado de la Siria Societo de Ruĝa Krescento estis atakitaj de radikaluloj en la urbeto Madaya en la nordokcidenta antaŭurbo de Damasko, kiam ili helpis evakuon de 500 siriaj civiluloj el sieĝita regiono.

Bone informita oficiro el la siria armeo diris al raportistoj de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke neniu estis mortigita aŭ vundita en la atako; la veturiloj jam revenis al Damasko, kaj la evakuo de civiluloj iras plu.

La 22an de februaro Usono kaj Rusio akordiĝis pri interkonsento de batalhalto inter ĉiuj partioj de konflikto en Sirio, kaj la interkonsento validiĝis en la 27a de februaro. Sed lastatempe kelkaj armitaj grupoj deklaris sin retiri el la interkonsento kaj komencis ofensivon kontraŭ la registara armeo de Sirio.

La ĝenerala prokurorejo de Ekvadoro merkrede anoncis, ke la nombro de homoj mortigitaj en la tertremo de magnitudo 7,8, kiu okazis sabate en nordokcidenta marborda regiono, kreskis ĝis 570, kaj la serĉado ankoraŭ iras.

La ĝenerala prokurorejo diris, ke inter 570 mortintoj, 526 estis identigitaj, inkluzive de 13 fremdlandanoj. La ĉina ambasadorejo en Ekvadoro konfirmis, ke estis neniu raporto pri morto aŭ vundiĝo de ĉinoj kaj laborantoj de ĉinaj institucioj.

Pli ol 5 000 homoj estis vunditaj, kelkcent malaperis kaj pli ol 20 mil perdis siajn hejmojn. Krome, pli ol 800 konstruaĵoj estis detruitaj, kaj proksimume 1 000 kilometroj da vojoj estis difektitaj.

La marborda provinco Manabi estis plej grave trafita. La plejparto de la mortintoj estis loĝantoj en tiu provinco. En iuj regionoj ankoraŭ ne rekomenciĝis elektroprovizado kaj akvoprovizado kaj mankis materialoj kaj medikamentoj.

La Alta Komisarejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj merkrede publikigis avizon, dirante, ke ŝipo kun kontraŭleĝaj migrantoj renversiĝis survoje de Libio al Italio antaŭ ĉirkaŭ unu semajno kaj eble 500 homoj pereis.

La avizo diris, ke laborantoj de la alta komisarejo renkontiĝis kun 41 postvivantoj marde. Ili diris, ke komence ili veturis per malgranda ŝipo, kaj poste la organizantoj de kontraŭleĝa enmigrado transigis ilin al plene ŝarĝita granda ŝipo, kaj dum la transigo renversiĝis la granda ŝipo.

Tiuj homoj postvivis la tragedion, ĉar iuj el ili ankoraŭ ne transiĝis al la granda ŝipo antaŭ la renversiĝo, kaj la ceteraj saltis de sur la granda ŝipo kaj naĝis al la malgranda ŝipo. Ili drivis tri tagojn sur la maro kaj estis savitaj de komerca ŝipo en la 16a de aprilo.

La alta komisarejo diris, ke tiuj postvivantoj venas de Somalio, Etiopio, Egiptio kaj Sudano. Nun ili estas loĝigitaj en stadiono sur iu greka insulo.

Laŭ plej freŝaj donitaĵoj de la Internacia Organizo pri Migrado, ĉi-jare 732 rifuĝintoj mortis pro akcidentoj dum migrado al Eŭropo tra Mediteraneo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin