Novaĵoj (Aprilo 26)

(GMT+08:00) 2016-04-26 15:56:21     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj tri membroj de ASOAL akordiĝis pri kvar punktoj rilataj al demando de la Suda Ĉina Maro; multlanda koalicio mortigis pli ol 800 membrojn de Al-Qaida en Jemeno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lastatempe ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vizitis Brunejon, Kamboĝon kaj Laoson. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde en gazetara konferenco, ke Wang kaj liaj paraleluloj de la tri landoj venis en akordon pri kvar punktoj rilataj al la demando de la Suda Ĉina Maro, kaj ilia konsento enkorpigas la fudamentan principon de la solvado de la maraj disputoj.

Hua diris, ke de la 20a ĝis la 24a de aprilo, Wang vizitis Brunejon, Kamboĝon kaj Laoson, kaj dume li interŝanĝis opiniojn kun la tri flankoj pri la situacio en la Suda Ĉina Maro kaj venis respektive kun ili en akordon. Ĉinio kaj la tri landoj opinias, ke disputoj pri partaj insuloj kaj rifoj de la insularo Nansha ne estas problemoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj ili ne devas influi la rilatojn inter Ĉinio kaj la asocio; devas esti respektataj la rajtoj de ĉiuj landoj pri memstara elekto de maniero por solvado de disputoj, kaj unuflanke altrudita maniero estas neakceptebla; disputoj pri teritorio kaj maraj rajtoj kaj interesoj devas estis solvitaj de ĉiuj rekte koncernataj landoj per dialogo kaj konsiliĝo laŭ la kvara artikolo de la deklaracio pri la Konduto de la Partioj en la Suda Ĉina Maro; Ĉinio kaj la membroj de la asocio kapablas konservi pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro per kunlaboro, dum landoj ekster la regiono devas ludi rolon konstrueman, sed ne malan.

Ĉina delegito al Unuiĝintaj Nacioj lunde alvokis la internacian komunumon helpi landojn en la Golfo de Gvineo en kapablo-konstruo por batalo kontraŭ piratado kaj armita rabado sur la maro.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris en debato de la Sekureca Konsilio de UN, ke la Golfo de Gvineo fariĝis viktimo de oftaj okazaĵoj de piratado kaj armita rabado sur la maro dum la lastaj jaroj, kaj la ligiloj inter la piratoj, terorismaj grupoj, armitaj grupoj kaj krimaj retoj konsistigis "seriozajn minacojn" al la sekureco de navigacio kaj al regionaj paco kaj sekureco.

Liu alvokis la internacian komunumon doni atenton al la defioj alfrontataj de regionaj landoj en la lukto kontraŭ la piratado, ekzemple manko de mono, infrastrukturo kaj instalaĵo kaj urĝis internacian helpon por intensigi kapablo-konstruon en la regiono. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Eksterordinara Pintkunveno pri Mara Sekureco kaj Disvolvado, kiu okazos en Togolando en oktobro de 2016, atingos pozitivan rezulton kaj antaŭenigos regionajn kaj subregionajn klopodojn por la batalo kontraŭ piratoj.

En la lastaj du tagoj la jemena registara armeo kaj la multlanda koalicio gvidata de Saud-Arabio lanĉis atakon kontraŭ militantoj de Al-Qaida en suda Jemeno kaj mortpafis pli ol 800 el ili.

La jemena registara armeo kaj la multlanda koalicio dimanĉe reprenis la ĉefurbon Mukalla de la provinco Hadhramaut post intensa batalo sub la protekto de aviadiloj. La saud-arabia oficiala novaĵ-agentejo raportis, ke dum la operaco la multlanda koalicio mortpafis pli ol 800 militantojn de Al-Qaida, inkluzive de iuj gvidantoj.

La Sekureca Konsilio de UN lunde bonvenigis la komencon de tutlanda haltigo de malamikaj agoj en Jemeno kaj la ekigon de pacintertraktado inter partioj de Jemeno en Kuvajto.

En deklaro de Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, la konsilio ripetis sian alvokon al ĉiuj partioj por "partopreno en la pacintertraktado en fleksebla kaj konstruema maniero sen antaŭkondiĉoj, kaj kun sincereco".

Ĉinio servas kiel la deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio por aprilo.

La Sekureca Konsilio vokis ĉiujn partiojn de Jemeno ellabori vojmapon por la efektivigo de provizoraj sekurigaj rimedoj, precipe sur la loka nivelo, retiro kaj transdono de pezaj armiloj, restarigo de ŝtataj institucioj, kaj la rekomenco de politika dialogo konforme al la rilataj decidoj de la Sekureca Konsilio, la Iniciato kaj Efektiviga Mekanismo de la Golfa Kunlabora Konsilio kaj la rezulto de la ampleksa Nacia Dialogo.

La tutlanda haltigo de malamikaj agoj komenciĝis en Jemeno noktomeze de la 10a de aprilo, kaj la pacintertraktado ekis en la 21a de aprilo en Kuvajto danke al la antaŭenigo de Ismail Ould Cheikh Ahmed, speciala sendito de la ĝenerala sekretario de UN al Jemeno.

Lunde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov telefone parolis kun usona ŝtata sekretario John Kerry. Ili diskutis pri la siria demando. Ambaŭ flankoj konsentis plue firmigi la armistican interkonsenton de Sirio kaj kunlabori kadre de internacia subtena grupo pri siria demando. Samtage en Sirio okazis kelkaj atakoj, kiuj mortigis almenaŭ 31 homojn kaj vundis 122 aliajn.

Laŭ raporto de siria novaĵ-agentejo lunde, tiutage en kelkaj lokoj de Sirio okazis atakoj. Kelkaj civilaj loĝkvartaloj en la norda urbo Aleppo kaj la proksima urbeto Zahra loĝata de ŝijaistoj estis atakitaj per raketoj. 16 homoj estis mortigitaj kaj 86 aliaj vunditaj.

Lunde usona prezidento Barack Obama proklamis sendi 250 militistojn al Sirio por helpi la moderajn ribelulojn de Sirio kontraŭ la ekstremista organizo Islama Ŝtato.

Tion li diris en sia prelego dum vizito al germana norda urbo Hanovro. Obama diris, ke la speciala trupo sendita de Usono al Sirio helpis siriajn moderajn ribelulojn repreni gravajn lokojn el ekstremistoj kaj ludis ŝlosilan rolon. Konsidere pri tio, li sankciis sendi plu 250 militistojn inkluzive de la speciala trupo al Sirio por bati la Islaman Ŝtaton. Li ankaŭ alvokis, ke eŭropaj landoj kaj membrolandoj de NATO faru plian kontribuon al bato kontraŭ la Islama Ŝtato.

Lunde Kanado konfirmis, ke estas kanadano kiel ostaĝo mortigita de filipina ekstremista organizo Abu Sayyaf. Kanada ĉefministro Justin Trudeau kondamnis la sensentan agaĉon kaj proklamis puni la krimulon laŭleĝe.

Trudeau publikigis deklaron, dirante, ke li estas indigna pri la morto de kanada civitano John Ridsdel. Kanado kondamnas la agaĉon, kaj terorista organizo devas porti ĉiun respondecon.

John Ridsdel estas unu el kvar ostaĝoj forkaptitaj de la filipina ekstremista organizo Abu Sayyaf en la pasinta septembro. John Ridsdel, 68-jara, estis iam ĉeffunkciiganto de iu mineja kompanio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin