Saluton de la Estraro de la Tutmonda Organiza Junulara Organizo por la dua filmkonkurso "Teo kaj Amo"

(GMT+08:00) 2016-05-03 18:08:21     Redaktoro:Ĝoja

Michael Boris MANDIROLAPrezidanto

funkcio

Prezidanto, Respondeca Estrarano pri Eksteraj Rilatoj kaj Aktivula Trejnado

naskiĝjaro

1988

loĝloko

Torino, Italujo

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas magistro pri komputil-inĝenierado kaj laboras kiel komputilkonsilisto en torina firmao.

Mi estis ankaŭ nomumita, laŭ propono de TEJO, en la konsilkonsilio pri membrecaj aferoj de Forumo Junulara Eŭropa ekde novembro 2014.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi eklernis Esperanton per reta kurso de Itala E-Junularo en 2005 kaj aktiviĝis en 2006, kiam mi partoprenis unuan fojon en IJF kaj elektiĝis estrarano. Ĝis nun mi estas en la IEJ-estraro kaj okupis jam ĉiujn eblajn postenojn.

Mi ekrilatis al TEJO en 2006 partoprenante en seminario pri lingvaj rajtoj. Poste iĝis komitatano A (2007), komitatano B (2010) kaj samjare estis elektita komisiito pri eksteraj rilatoj (kie mi aparte aktivis rilate al Forumo Junulara Eŭropa). En 2011 mi estis elektita vicprezidanto de TEJO kaj respondecis dum du jaroj pri eksteraj rilatoj kaj dum du jaroj pri landa agado. En 2015 mi estis elektita prezidanto.

Krome mi estis estrarano de Itala Esperanto-Federacio de 2011 ĝis 2014 kie mi ĉefe okupiĝas pri junularo kaj komputilaĵoj, de 2009 ĝis 2013 estrarano de ARCI ESPERANTO kaj de oktobro 2013 prezidanto de NITOBE, radikala asocio por lingvaj justeco kaj demokratio.

kion vi planas fari en TEJO?

Eksteraj rilatoj estas por mi prioritato ekde mia aktiviĝo en TEJO kaj tio certe restos prioritato ankaŭ en mia agado kiel prezidanto. Mi kredas ke porti nian idearon pri lingva justeco al junularpolitikaj tavoloj kaj kreskigi la respekton kaj la subtenon al Esperanto kiel solvo al la problemoj de internacia komunikado estas unu el la plej gravaj taskoj de TEJO.

Mi celas krome plifortigon de TEJO jure, finance kaj homforte cele al pligrandskaligo de nia agado.

Ĵuliana EVANDROVicprezidanto

funkcio

Vicprezidanto, Respondeca Estrarano pri Homaj Rimedoj, Pasporta Servo, Adoleska Agado, Informado kaj Kulturo

naskiĝjaro

1987

loĝloko

Fortalezo, Brazilo

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi private instruas matematikon, fizikon kaj kemion al infanoj kaj adoleskuloj. Krom tio, mi estas kantistino kaj ludas en 3 muzikgrupoj.

Mi ankaū studas universitatnivele muzik-edukadon kaj en mia libera tempo mi rolas en feminisma koletivo de mia urbo.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi eklernis Esperanton en 2010 kaj ekde tiam, miaj ĉefaj aktivaĵoj rilatis al la agadoj ene de BEJO, organizante eventojn kaj e-kursojn.

En 2014, mi organizis IJKn en Fortalezo, mia loĝurbo.

kion vi planas fari en TEJO?

En TEJO, mi planas reaktivigi la Kulturan Komisionon kaj plibonigi la enan kaj ekstermovadan informfluon. Mi ankaū volas helpi la aktivulojn trovi sian taūgan lokon en TEJO. Se vi volas aktiviĝi en TEJO-projektoj kaj ankoraū ne scias kiel, skribu al mi.

Ariadna GARCÌA GUTIÈRREZEstrarano

funkcio

Estrarano pri Landa Agado kaj Scienca kaj Faka Agado

naskiĝjaro

1991

loĝloko

Havano, Kubo

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi studas la lastan lernojaron pri Informaj Sciencoj en la Havana Universitato, Fakultato pri Komunikado. Nun preparas mian diplomlaboraĵon sub la titiolo:"Dizajno de baza ontologio pri la Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio" kiu estos prezentita dum venontjare.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

■UEA/TEJO

■KEA-Kuba Esperanto-Asocio

■KEJO-Kuba Esperantista Junulara Organizo

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi aktivas en Kuba Esperantista Junulara Organizo (KEJO) oficiale ekde 2009 kiam mi estis taskita por preari la IJK-n okazonta sekvontjare en Kubo. Mi rolis tie ekde 2010-2014 kiel prezidanto de la sekcio.

Apartenas al la teamo de Radio Havano Kubo en Esperanto, kunlaboris por Muzaiko kaj por Varsovia Vento Elsendoj. Estis Komitatno B por TEJO ekde pasintjare sed nun estis elektita kiel Estrarano pri Landa, Regiona, Scienca kaj Faka Agado.

kion vi planas fari en TEJO?

Krom mia laborkampoj: Landa, Regiona, Scienca kaj Faka Agado, mi ankaŭ ŝatus kunlabori en la Informa agadkampo pro tio ke multe rilatas al mia studfako kaj aparte tre plaĉas al mi., same pri Kulturo kaj kiel multe pli scii pri la Esperanta-kulturo kaj kiel helpi daŭre riĉigi ĝin.

Ankaŭ mi ŝatus pli puŝi la plej malfortaj kontinentoj rilate al organizado de la esperantaj movadoj, kiuj laŭ mi estas unue Afriko, poste Ameriko kaj Azio. Pri la du lastaj indas rimarkigi ke ili havas plurajn aktivulojn tamen fortoj estas disitaj tra la grandega kontinento kaj pluraj esperantistoj sentas sin izolitaj kaj ne scias kiel agadi. Mi ŝatus kunigi pli la fortojn kaj laŭeble, interkontinentaj fortoj, certe por tio multon povus helpi Eŭropon. Mi strebu!

(Informoj el la retejo de TEJO http://tejo.org)


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin