Novaĵoj (Majo 03)

(GMT+08:00) 2016-05-03 18:00:52     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de majo, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Nov-Zelando esperas altrangigi kun Ĉinio liberkomercan interkonsenton; Francio kaj Usono kune aeratakis celojn de Islama Ŝtato en Irako. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en la konstruaĵo de la parlamento nov-zelanda ĉefministro John Key faris paroladon titolitan "Nov-Zelando kaj la Mondo", opiniante, ke la regiono Azipacifiko estas tre grava por la venonta ekonomia evoluado de Nov-Zelando, kaj esperas kune kun Ĉinio altrangigi liberkomercan interkonsenton.

En la parolado John Key menciis, ke en 2008 Nov-Zelando subskribis kun Ĉinio liberkomercan interkonsenton, kaj ĝi estas la unua liberkomerca interkonsento inter evoluinta lando kaj Ĉinio. Per tio Ĉinio fariĝis grava komerca partnero. La giganta populacio, senĉesa kresko de meza klaso kaj aliaj faktoroj en Ĉinio alportis al la monda ekonomio senprecedencan rapidecon kaj kreivecon.

Ekde ĉi-januaro, Islama Ŝtato de tempo al tempo bombatakas diversajn lokojn de Irako, kaj kaŭzis morton de kelkcent homoj. Retejo de franca Ministerio de Defendo publikigis informon en lundo, ke lastatempe Francio kaj Usono lanĉis komunan aeratakon al celoj de la ekstremisma organizo Islama Ŝtato en Irako.

Celo de la komuna aeratako de Francio kaj Usono estas fabriko de Islama Ŝtato en iraka urbo Qaim, kie ili produktas bombojn kaj materialojn de suicidatakaj aŭtoj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto en lundo, ke li tre maltrankviliĝas pri eskaladiĝo de la batalo en regiono Halep, Sirio, kaj urĝas ĉiujn partiojn tuj haltigi batalon por eviti vundiĝon al civiluloj.

En la sama tago, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj usona ŝtata sekretario John Kerry telefone diskutis pri siria situacio. La du flankoj apelaciis al ĉiuj partioj de la konfliktoj en Sirio plenumi la promeson pri batalhalto, kaj plibonigi enlandan sekurecan situacion kaj humanitaran staton por krei kondiĉojn por akceli esencan progreson de la venonta paca interparolo.

Post kiam la Organizo pri Verda Paco publikigis sekretajn dokumentojn el intertraktado de la Transatlantika Komerca kaj Investa Partnereco (TKIP), la politika rondo de Germanio reagis tre akre.

Laŭ la enhavo de tiuj dokumentoj, kiujn malkaŝis la Organizo pri Verda Paco al la germana ĵurnalo Süddeutsche Zeitung kaj du germanaj televidstacioj, en la intertraktado Usono de tempo al tempo faris premon al Eŭropa Unio kaj postulis, ke la posta malaltigu sian eniran sojlon por agrikulturaj produktoj de Usono, kaj alie Usono alprenos "reprezaliajn" rimedojn ĉe la importo de aŭtomobiloj el Eŭropo. Krome, kelkaj klaŭzoj restriktas la kapablon de kontrolantoj alpreni preventajn rimedojn, kaj lasas iujn grandajn entreprenojn esti ĉefaj faktoroj por ellabori la tekston de la interkonsento.

Anton Hofreit, gvidanto de la germana verda partio, diris: "La dokumento atestis la zorgon de multaj. Jen denove, por pliigi travideblecon, necesas dependi de malkaŝistoj. La afero indas je indigno."

Post la tralikiĝo de la dokumentoj de la komerca intertraktado Horst Seehofer, gvidanto de la Kristana-Sociala Unio, diris, ke se la enhavo de la intertraktado pri TKIP estus parte publikigita, li mem donus vetoon al tiu ĉi interkonsento.

Lunde Josh Earnest, proparolanto de la usona Blanka Domo, diris, ke usona prezidento Obama opiniis, ke Japanio ne povas akiri pardonpeton pro tio, ke en la jaro 1945 ĝi suferis la atombomban eksplodon.

En tiutaga gazetara konferenco, kiam Earnest estis demandita, ĉu Obama opinias, ke Japanio devas akiri pardonpeton pro tio, ke Hiroŝimo estis bombardita de atombombo, li respondis: "Ne, li opinias ne tiel.

Antaŭ nelonge la japana registaro plurfoje penis por pledi, ke Obama en sia oficperiodo vizitu Hiroŝimon kaj Nagasakon, sed tio estas sentema demando ene de Usono. Obama maje vizitos al Japanio por ĉeesti la pintkonferencon de G7, kaj tio, ĉu li dume vizitos Hiroŝimon aŭ Nagasakon, estas tre atentata. Earnest diris, ke la tagordo de Obama por tiu ĉi vizito ankoraŭ ne estas fiksita.

La 10an de aprilo la kunveno de eksteraferaj ministroj el G7 okazis en la urbo Hiroŝimo. Usona ŝtata sekretario John Kerry dume vizitis la Parkon por Memorigo de Paco en Hiroŝimo, sed li ne faris pardonpeton pro tio, ke dum la Dua Mondmilito Usono uzis atombombon por bombi Hiroŝimon.

Maje la internacia komunumo okazigos seriajn aktivecojn por memorigi la 71an datrevenon de la venko de la monde kontraŭfaŝista milito. Japanio estas la ĝisnune unika lando, kiu suferis atombomban eksplodon. Por igi Japanion, kiu lanĉis la militon, kiel eble plej rapide kapitulaci, la usona armeo ĵetis atombombon respektive la 6an kaj la 9an de oktobro 1945 en Hiroŝimo kaj Nagasako. Delonge, Japanio pretekste de tio priskribas sin kiel "viktimojn" de la Dua Mondmilito, sed malofte mencias la historian fonon – por kio Japanio suferis la atombomban eksplodon.

Lunde vizitanta sudkorea prezidento Park Geun-hye interparolis kun irana samrangulo Hassan Rouhani. La du flankoj subskribis 19 kunlaborajn memorandojn.

Laŭ raporto de irana mediato, Park Geun-hye kaj Hassan Rouhani profunde interŝanĝis opiniojn pri kunlaboroj inter Sud-Koreio kaj Irano, kaj la subskribitaj 19 memorandoj tuŝas kampojn de energio, financo, turismo, konstruado de bazaj instalaĵoj, edukado, scienco kaj tekniko, kuracado kaj higieno, kaj aliaj.

La du flankoj subskribis ankaŭ interkonsenton pri mara transportado, kun la celo fortigi ĉi-rilatajn kunlaborojn de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin