Ĉina prezidanto renkontiĝis kun laosa kolego

(GMT+08:00) 2016-05-04 15:04:45     Redaktoro:Shanshan

Marde en Pekino ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Rezolucia Partio, laosa prezidanto Boungnang Vorachith.

Xi Jinping bonvenigas, ke Boungnang Vorachith faras oficialan amikan viziton al Ĉinio. Xi diris, ke s-ro prezidanto Boungnang Vorachith estas bona kaj malnova amiko de ĉina popolo, kaj de longa tempo okupiĝas pri disvolvado de amikaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Laoso. Li vizitas Ĉinion tuj post enoficiĝo kiel la plej alta gvidanto de Laoso. Tio montras, ke laosaj partio, registaro kaj li mem alte atentas la duflankajn rilatojn. Ĉinio aplaŭdas tion. Li emfazis, ke sub la nova situacio, la du flankoj devas garantii la fortan tendencon pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj, kapti la malfacile akireblajn ŝancojn, alportitajn de sana kaj stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj, ekspansiigi vastecon kaj profundecon de la kompleta strategia kunlaboro de Ĉinio kaj Laoso.

Boungnang Vorachith esprimis sian ĝojecon pro la unuafoja renkontiĝo kun ĉina prezidanto Xi Jinping post sia enoficiĝo kiel plaj alta gvidanto de Laoso. Li tute konsentis proponojn de Xi Jinping pri pluapaŝa disvolvado de partiaj kaj ŝtataj rilatoj inter Laoso kaj Ĉinio. Li diris, ke 2016 estas signifoplena jaro por la dulandaj rilatoj. La du landoj kune organizos serion da aktivadoj por celebri la 55an datrevenon pri establo de diplomatiaj rilatoj de la du landoj. La nova gvidantaro de Laoso ĉiu-flanke heredos kaj disvolvos tradician amikecon, kaj longtempan stabilan kaj ĉiu-flanke kunlaboran partnerecon kun ĉinaj partio, registaro kaj popolo. Laoso klopodos antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn, por ke tiuj floru kaj fruktu senhalte.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin