Duafoje kunvenis interparlamenta komitato de Ĉinio kaj Rusio en Pekino

(GMT+08:00) 2016-05-06 13:22:51     Redaktoro:Shanshan
Ĵaŭde en Pekino okazis la dua kunveno de la kunlabora komitato inter la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona organo de Ĉinio unuflanke kaj la Federacia Konsilio de Rusio kaj la Ŝtata Dumao, la supera kaj malsupera ĉambroj de la rusa parlamento aliflanke. Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Sergey Naryshkin, prezidanto de la Ŝtata Dumao de Rusio, kunprezidis la kunvenon.

En la sama tago ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Naryshkin kaj lia sekvantaro. Li diris, ke tiu ĉi jaro signas la 15an datrevenon de la Ĉina-Rusa Bon-najbara Traktato de Amikeco kaj Kunlaborado, kaj li esperas, ke la du flankoj kaptos la okazon, forte disvolvos la ideon de longedaŭra amikeco, kaj metos firman socian kaj popolopinian bazon por longtempa stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin