Fokusoj de la Semajno (Maj. 06)

(GMT+08:00) 2016-05-06 10:37:03     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Laoso interkonsentis pri multaj kunlaboraj projektoj post renkontiĝoj inter ĉinaj gvidantoj kaj vizitanta laosa prezidanto Bounnhang Vorachit.

De mardo ĝis ĵaŭdo Bounnhang faris sian unuan viziton al Ĉinio de post la elektiĝo kiel prezidanto en aprilo. Li faris intertraktojn kun ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang, plej alta leĝdonanto Zhang Dejiang kaj altranga oficialulo de la Komunista Partio de Ĉinio Liu Yunshan.

Laŭ la komuna deklaro publikigita en merkredo, Bounnhang kaj liaj ĉinaj gastigantoj atingis vastan konsenton pri rilatoj inter la du partioj kaj inter la du landoj kaj ankaŭ pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna intereso. Ambaŭ flankoj konsentis plifortigi integriĝon de disvolvaj strategioj, kunordigi la konstruadon de regiona komerca infrastrukturo, kaj kunlabori pli multe en produktkapablo kaj investo.

La deklaro diris, ke ili antaŭenpuŝos konstruadon de la ĉina-laosa fervojo kaj kunlabori pli strikte pri distriktoj de ekonomia kaj teknika disvolvado. Ĉinio apogas kapablajn kaj kredindajn entreprenojn starigi zonojn de ekonomia kaj komerca kunlaboro en Laoso. En prienergia kunlaboro, Ĉinio instigas siajn entreprenojn kaj financajn instituciojn partopreni en energi-disvolva strategio en Laoso.

Lastatempe la ekstremisma grupo Islama Ŝtato lanĉis bombatakojn en diversaj lokoj de Irako, kaj kelkcent homoj estis mortigitaj aŭ vunditaj en la pasintaj monatoj. Lunde la retejo de la franca Ministerio de Defendo anoncis, ke lastatempe la armeoj de Francio kaj Usono lanĉis komunan aeratakon kontraŭ objektivo de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La komuna aeratako estis direktita al fabriko, kiu produktis bombojn kaj materialojn de aŭtobomboj, en la iraka regiono Qaim. En vesperoj de la 29a de aprilo kaj la 30a, la franca armeo sendis militaviadilojn al la komuna aeratako kun la usona armeo. La objektivo komplete perdis la kapablon de produktado post la atako.

Lunde la iraka polico diris, ke almenaŭ 16 homoj estis mortigitaj kaj 43 aliaj vunditaj posttagmeze en suicida atako en la suda antaŭurbo de Bagdado. Kiam multaj ŝijaistoj intencis iri al moskeo por preĝado, la atakanto stiris la aŭton al homgrupoj kaj eksplodigis ĝin. La polico diris, ke eble membroj de la Islama Ŝtato faris la atakon.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede publikigis gazetaran deklaron, bonvenigante la lastatempan establon de la sud-sudana registaro de nacia unuiĝo kaj alvokante la novan registaron komplete efektivigi la pacan interkonsenton kaj fini perforton en la lando. La deklaro diris, ke la establo de la sud-sudana registaro de nacia unuiĝo estas grava mejloŝtono en efektivigo de la Interkonsento pri Solvado de Sud-Sudana Konflikto, kaj la Sekureca Konsilio alvokas la membrojn de la kabineto labori por komplete efektivigi la interkonsenton, realigi daŭran pacon kaj tuj starigi transirajn instituciojn difinitajn en la interkonsento.

La deklaro diris ankaŭ, ke la milito en Sud-Sudano faris 2,5 milionojn da homoj senhejmaj, kaj 6,1 milionoj da homoj urĝe bezonas humanitaran helpon. La Sekureca Konsilio estas maltrankvila pri la malbona homaneca situacio en la lando kaj alvokas la novan registaron garantii eliminon de obstakloj de ĉiuj partioj sur la trairejo de helpado por ke homoj akiru helpojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin