Ĉina delegito urĝas Bosnio-Hercegovinon fari pli da penadoj en nacia konstruado

(GMT+08:00) 2016-05-06 12:57:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina delegito al la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde vokis al Bosnio-Hercegovino plifirmigi la atingojn en nacia konstruado.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris, ke Bosnio-Hercegovino ĝenerale konservas stabilecon kaj ĝia ekonomio pliboniĝas, kaj Ĉinio bonvenigas la pozitivajn evoluojn, inkluzive de tiuj en la kampoj de politika procezo kaj jurŝtateco.

Wu diris en kunveno de la Sekureca Konsilio de UN, ke Ĉinio respektas la sendependecon, suverenecon, nacian unuecon kaj teritorian integrecon de Bosnio-Hercegovino, kaj opinias, ke la lando devas memstare elekti sian disvolvan vojon kaj eksteran politikon. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke diversaj etnogrupoj en Bosnio-Hercegovino aktive plifirmigos la atingojn en la nacia konstruado kaj plene efektivigos la Pacan Interkonsenton de Dayton por akiri pli da progreso en ĉiuj kampoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas senĉese klopodi kune kun la internacia komunumo por fari sian kontribuon al la daŭra paco, stabileco kaj disvolvado de Bosnio-Hercegovino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin