UN liveras dek milionojn da usonaj dolaroj al Sudano por helpi siriajn rifuĝintojn

(GMT+08:00) 2016-05-06 13:52:55     Redaktoro:Yu Rongkang

La Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj merkrede liveris dek milionojn da usonaj dolaroj al Sudano por helpi milojn da siriaj rifuĝintoj en la lando.

Mohamed Adar, reprezentanto de la alta komisarejo en Sudano, diris, ke la sumo estis transdonita al la Sudana Komisiono de Rifuĝintoj por helpi ĉirkaŭ 100 mil sirianojn en Sudano. Adar rekonis medicinan servon, edukon kaj egalajn laborŝancojn liveritajn de la sudana registaro al la siriaj rifuĝintoj.

Sudano estas unu el la landoj, kiuj akceptis plej multe da siriaj rifuĝintoj. Malsame ol multaj eŭropaj landoj, Sudano liveras al la sirianoj medicinan servon, edukon kaj egalajn laborŝancojn same kiel al siaj civitanoj anstataŭ helpmonon, tial multaj sirianoj preferis rifuĝi en Sudano ĉefe pro tio, ke tie ili povas akiri stabilan laboron kaj senton de sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin