Novaĵoj (Majo 11)

(GMT+08:00) 2016-05-11 15:56:50     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio avertis Usonon pri montrado de fortoj en Suda Ĉina Maro; usona prezidento Barack Obama vizitos Hiroŝimon de Japanio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio marde esprimis "rezolutan oponon" kontraŭ la patrolado de usona militŝipo en la Suda Ĉina Maro proksime al la rifo Yongshu de la insularo Nansha.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke marde la usona aviadilŝipo William P. Lawrence kontraŭleĝe eniris ĉinajn akvojn proksimajn al la insuloj sen la permeso de la ĉina registaro, kaj la militŝipo estis kontrolata, spurita kaj avertita.

Laŭ komunikaĵo publikigita de la Ministerio de Defendo marde posttagmeze, du batalaviadiloj J-11 kaj mararmea patrol-aviadilo Y-8 flugis super la akvojn por patrolado. Misil-ekipita destrojero kaj fregato identigis la usonan militŝipon, avertis kaj forpelis ĝin.

Laŭ raporto, Bill Urban, proparolanto de la usona Departemento de Defendo, diris, ke la operaco por libereco de navigacio estis rekta defio al "troaj maraj postuloj de kelkaj pretendantoj en la Suda Ĉina Maro".

Lu diris, ke la ago de Usono tretas la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio, endanĝerigas la sekurecon de homoj kaj servoj sur la rifo kaj malutilas al regionaj paco kaj stabileco. Li aldonis, ke Ĉinio forte oponas tian agadon de Usono kaj prenos pluajn rimedojn por defendi siajn suverenecon kaj sekurecon. Ĉinio kaj aliaj marbordaj ŝtatoj de la Suda Ĉina Maro ĉiam kunlaboris por konservi liberecon de navigado kaj traflugo en la Suda Ĉina Maro dum longa tempo. Fakte, libereco de navigacio kaj traflugo neniam estis problemo.

Laŭ oficiala statistiko de voĉoj de la filipina prezidenta elektado, Rodrigo Duterte, urbestro de Davao, gajnis la elektadon. Marde filipina prezidentejo diris, ke ĝi akceptas kaj respektas la rezulton kaj strikte kunlaboros kun Duterte por realigi stabilan transdonon de la regpotenco.

Samtage proparolanto de Duterte diris, ke post enoficiĝo Duterte faros gravan revizion de la filipina konstitucio, ŝanĝos la registaran sitemon al "federaci-parlamenta" kaj malstreĉos limigon al posedrajto de entreprenoj investitaj de fremdlandaj komercistoj.

Ĉinio esperas freŝan komencon en diplomatiaj rilatoj kun la nova registaro de Filipinoj.

Rodrigo Duterte, urbestro de Davao, gajnis la filipinan prezident-elekton. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke Ĉinio esperas, ke la nova registaro de Filipinoj laboros en la sama direkto kun Ĉinio, konvene traktos diverĝojn inter la du landoj kaj revenigos duflankajn rilatojn al la trako per konkretaj agoj.

Lu diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam atribuas grandan gravecon al subteno de rilatoj kun Filipinoj, tamen, la duflankaj rilatoj suferis severajn malfacilojn en la lastaj jaroj pro konataj kialoj.

Japanio kaj Usono anoncis marde, ke usona prezidento Barack Obama, kiu iros al Japanio por la pintkunveno de la sep-landa grupo, vizitos Hiroŝimon en la 27a de majo. Tamen la usona flanko emfazis, ke la vizito ne estas por pardonpeto pro la atombombo, kiu detruis Hiroŝimon en la Dua Mondmilito.

La japana registaro diris, ke la pintkunveno de la sep-landa grupo okazos de la 26a ĝis la 27a de majo en Ise-Shima. Dum la restado Obama vizitos Hiroŝimon je 400 kilometroj for de la konferencejo en la akompano de japana ĉefministro Abe Shinzo. La japanaj amasmediatoj diris, ke tio estos la unua vizito de servanta usona prezidento al Hiroŝimo.

Proparolanto de la Blanka Domo Josh Earnest diris, ke la historia vizito de Obama emfazos lian daŭran promeson serĉi pacon kaj sekurecon de la mondo sen nukleaj armiloj.

Marde plenuma ĝeneral-vicsekretario de UN Jan Eliasson kaj prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN Mogens Lykketoft alvokis, ke ĉiuj landoj subtenu la klopodojn de UN por antaŭgardo kaj politika solvado de konfliktoj.

La Ĝenerala Asembleo de UN tiutage okazigis altnivelan debaton kun la temo "UN, paco kaj sekureco". Eliasson diris en la kunveno, ke internaciaj paco kaj sekureco alfrontas grandan defion; en la pasintaj dek jaroj la nombro de internaj militoj triobliĝis; en la tuta mondo 125 milionoj da homoj urĝe bezonas humanitaran helpon. Li asertis, ke 80% da humanitara postulado en la tuta mondo estis kaŭzita de konfliktoj, klimata ŝanĝiĝo kaj naturaj katastrofoj. Li asertis, ke estas tre grave, ke ĉiuj landoj antaŭgardu konfliktojn, antaŭenpuŝu politikan solvadon kaj plifortigu partnerecon, por ke UN povu pli bone trakti tiujn sekurecajn defiojn.

Lykketoft diris, ke antaŭgardo kontraŭ konflikto devas esti la kerno de la kadro de paco kaj sekureco de UN. Li alvokis doni grandan gravecon al la batalo kontraŭ terorismo kaj perforta ekstremismo.

Marde la Eŭropa Konsilio prezentis proponon al siaj 47 membroŝtatoj, alvokante, ke ili malpermesu al sociaj servoj doni personajn informojn de enmigrintoj al administracioj pri enmigrado por garantii, ke ĉiuj enmigrintoj, inkluzive de tiuj sen licencoj por loĝado havu fundamentajn rajtojn pri kuracado kaj vizito al lernejo en la loĝataj landoj.

La publikigita propono aparte emfazas protekton de enmigrintaj infanoj sen licencoj por garantii la viziton al lernejoj kaj kuracistoj kaj imuniĝon.

Ĝenerala sekretario de la Eŭropa Konsilio Thorbjorn Jagland diris, ke ĉiuj enmigrintoj, inkluzive de tiuj sen licencoj en Eŭropo ne devas esti diskriminaciitaj kaj havas la plej fundamentajn rajtojn.

Marde la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Agentejo de Usono proklamis, ke la misio Kepler konfirmis ekziston de 1 284 planedoj ekster la suna sistemo. Sciencistoj diris, ke tiu trovo havas gravan signifon por serĉado de vivoj ekster la terglobo.

En telekunveno de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Agentejo, Timothy Morton, vicesploristo de la Universitato Prinston, proklamis, ke post analizo de fotoj faritaj per astronomia teleskopo Kepler, sciencistoj konkludis, ke estas pli ol 99% da ebleco, ke 1 284 el la astroj sur la fotoj estas planedoj.

Morton diris, ke la sukceso devas esti atribuita al la aŭtomata identiga softvaro Vespa inventita de li mem, kiu povas aŭtomate identigi ĉiujn planedojn ekster la suna sistemo, listigitajn en la misio Kepler.

Sciencisto Natalie Batalha de la esplora centro Ames sub la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Agentejo, diris, ke inter la trovitaj 1 284 planedoj 9 troviĝas en la zono loĝebla.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin