Novaĵoj (Majo 12)

(GMT+08:00) 2016-05-12 15:58:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Usono okazigis unuan dialogon pri sekureco de ekstera spaco; Germanio, Francio, Rusio kaj Ukrainio atingis konsenton pri sekurecaj rimedoj de Ukrainio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde en Vaŝingtono Ĉinio kaj Usono okazigis sian unuan dialogon pri sekureco de la ekstera spaco por efektivigi rilatajn rezultojn de la 7a ĉina-usona strategia kaj ekonomia dialogo.

Wang Qun, sekciestro pri armila regado de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj Frank A. Rose, ŝtata vicsekretario de Usono kunprezidis la dialogon. La du flankoj interŝanĝis opiniojn ĉefe pri naciaj politikoj por sekureco de la ekstera spaco, duflanka ĉi-rilata kunlaboro kaj multflanka iniciato pri sekureco de la ekstera spaco kaj venis en akordon pri rilataj temoj. Ambaŭ opiniis, ke la dialogo iris en bona atmosfero kaj estis praktika kaj fruktodona, kaj konsentis okazigi la duan dialogon en taŭga tempo antaŭ la fino de tiu ĉi jaro.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris merkrede, ke Ĉinio daŭre laboros kun la Araba Ligo kaj landoj en la Meza Oriento por ludi konstrueman rolon en antaŭenigo de politika solvado de vaste atentataj demandoj en la regiono.

En renkontiĝo kun ĝenerala sekretario de la Araba Ligo Nabil al-Araby, Wang diris, ke Ĉinio ne serĉas egoismajn interesojn en la Meza Oriento kaj tenos plu objektivan kaj justan starpunkton pri mez-orientaj aferoj.

Wang, kiu renkontiĝis kun al-Araby en vespero antaŭ la Sepa Ministra Kunveno de Ĉina-Araba Kunlabora Forumo en la katara ĉefurbo, diris, ke la ministra kunveno atingos pozitivajn rezultojn en antaŭenigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj landoj. Li diris, ke Ĉinio volas esti la plej fidinda kaj ideala partnero en la industriigaj klopodoj de arabaj landoj per kunlaboro en infrastrukturo kaj industria produktkapablo, malfermante novan estontecon en ĉina-arabaj rilatoj.

Al-Araby laŭdis la historian signifon de la vizito de ĉina prezidanto al la Araba Ligo. Li diris, ke la vizito signifas la bonegecon kaj profundon de la araba-ĉinaj rilatoj. Li aldonis, ke Ĉinio estas la ununura grava forto, kiu delonge apogis la justan aferon de la araba nacio kaj ankaŭ liveris valoran helpon al arabaj landoj en ĉiuj krizaj momentoj, krom sindonema helpo al araba disvolvado.

Merkrede ĉina konstanta reprezentanto al UN Liu Jieyi diris, ke la internacia komunumo devas forigi koncepton de malvarma milito kaj establi novan sintezan, kunlaboran kaj daŭripovan koncepton pri sekureco.

Tiutage la Ĝenerala Asembleo de UN okazigis altnivelan debaton pri paco kaj sekureco. Liu diris en la kunveno, ke en la epoko de ekonomia tutmondiĝo, neniu lando povas akiri absolutan sekurecon per sia propra forto kaj stabilecon el tumulto de aliaj landoj.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas solvi diverĝojn kaj konfliktojn inter landoj per dialogo kaj kunordigo. La Ĝenerala Asembleo de UN devas forte rekomendi la kulturon de paco kaj solvi konfliktojn per dialogo, intertraktado kaj interpacigo. La internacia komunumo devas fortigi preventan diplomation, antaŭgardi armitan konflikton, malebligi eskaladon de konfliktoj kaj solvi demandon de la fonto de konfliktoj.

Junulara delegacio de Ĉinio, kun 97 membroj, merkrede vizitis la indonezian Ministerion de Junularo kaj Sporto kaj kunsidis kun lokaj junaj entreprenistoj.

Delegaciestro Wang Hongyan, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio, diris, ke la Ĉina Junulara Ligo kaj la indonezia Ministerio de Junularo kaj Sporto havis striktan kunlaboron kaj faris buntajn interŝanĝojn. Indonezia ministro pri junularo kaj sporto Mohammad Ali Emam diris, ke estas antikva frazo "iru al Ĉinio por serĉi sciojn", kaj li esperas, ke junuloj de la du landoj havos pli striktajn interŝanĝojn en la venonta Azia Sportkunveno kaj la Olimpikoj ĉi-jare en Brazilo por akceli interkomprenon kaj amikecon.

Merkrede en Berlino ministroj pri eksterlandaj aferoj el Germanio, Francio, Rusio kaj Ukrainio okazigis kunvenon pri la situacio en Ukrainio kaj atingis progreson pri sekureco en Ukrainio.

Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Frank-Walter Steinmeier diris al mediatoj, ke la kvar flankoj konsentis fari ĉion eblan por daŭrigi la militpaŭzon post Pasko de Ortodoksa Eklezio. Diversaj partioj atingis konsenton pri rapida efektivigo de serio da konkretaj rimedoj.

La kvar ministroj konsentis establi novan interkonsiliĝan mekanismon por diskuti pri detaloj kaj efektivigi la rimedojn.

Krome, Steinmeier diris, ke tiutage diversaj partioj faris malfacilan interparolon, tamen ili ne povis atingi trarompon en politika procezo kaj loka elektado. Ankoraŭ estas demandoj pri garantio de sekureco de loka elektado. Li alvokis, ke diversaj partioj akcelu solvadon de la demandoj kaj garantiu sekurecon en orienta Ukrainio.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede adoptis deklaron de prezidanto. La deklaro urĝas ĉiujn landojn kune kontraŭbati varbadon de membroj fare de terorismaj kaj perfort-ekstremismaj grupoj por teroristaj agoj kaj petas koncernajn instituciojn de UN ellabori rilatan internacian kadron por efike bridi disvastigon de terorisma ideologio.

Tiutage la Sekureca Konsilio okazigis la publikan debaton "kontraŭbati terorisman ideologion" kaj adoptis la deklaron. La deklaro diris, ke la konsilio atenteme rimarkis, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, Al-Qaida kaj rilataj individuoj kaj grupoj elpensis rakontojn per distordo de religio kaj serĉis kialojn por perfortoj, kaj tiamaniere ili varbis subtenantojn kaj militantojn kaj kolektis monon per la Interreto kaj sociaj mediatoj.

La deklaro diris, ke estas urĝe bezonata la tutmonda batalo kontraŭ la instigo kaj varbado por teroristaj atakoj, kaj la internacia komunumo devas serioze kompreni manieron de la instigo kaj varbado, trovi efikan kontraŭrimedon kaj altigi konscion de la publiko por malhelpi disvastigon kaj utiligon de terorisma ideologio.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris merkrede, ke aliaj landoj de la internacia alianco de la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato alprenis neniun rimedon.

Erdogan faris la rimarkon, kiam li faris paroladon en la 10a kunveno de armeaj ĉefstabejoj de Balkanio en Istanbulo. Li opiniis, ke neniu alia lando ol Turkio montriĝas tiel aktiva kaj forta en la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin