Novaĵoj (Majo 18)

(GMT+08:00) 2016-05-18 16:59:38     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi Jinping substrekas ĉinajn trajtojn en filozofio kaj sociaj sciencoj; Egiptio volas antaŭenpuŝi pacan intertraktadon inter Palestino kaj Israelo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping emfazis la neanstataŭigeblan rolon de filozofio kaj sociaj sciencoj por konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj, forte rekomendante enkorpiĝon de ĉinaj trajtoj en la disvolvado.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkon marde en sia parolado en simpozio por diskuto pri filozofio kaj sociaj sciencoj en Ĉinio.

Xi diris, ke lando sen progresinta evoluo de la natursciencoj ne povas esti gvida nacio, nek lando sen pliiĝantaj atingoj en filozofio kaj sociaj sciencoj povas esti gvida nacio.

Xi diris, ke homoj devas rekoni la neanstataŭigeblajn rolojn de filozofio kaj sociaj sciencoj kaj la gravajn verkojn de esploristoj en tiuj kampoj. Xi alvokis disvolvi sistemon de filozofio kaj sociaj sciencoj kun ĉinaj trajtoj, kiu enkorpigas la socialismajn praktikojn de la lando. Li rimarkigis, ke la nuna epoko estas favora al la disvolvado de filozofio kaj sociaj sciencoj. Ĉinio spertas la plej profundan kaj vastan socian reformon en sia historio. Li aldonis, ke tiaj senprecedencaj praktikoj produktas enorman povon kaj grandan spacon por disvolvi teorion. Aktualeco postulas grandan teorion kaj grandajn pensojn. Li instigis esploristojn de filozofio kaj sociaj sciencoj respondi al la alvoko kaj koncentri sian saĝon en la servo al la partio kaj la popolo.

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun vizitanta franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Marc Ayrault.

Li diris, ke Ĉinio kaj Francio alte fidas unu la alian politike, kunlaboras vaste kaj profunde en diversaj kampoj kaj havas striktajn interhomajn interŝanĝojn. La ĉina registaro atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Francio, volas fari profundan kunlaboron kun Francio en nuklea energio, pligrandigi reciprokan investadon, disvolvi kunlaboron de la tria-partia merkato, fortigi komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj por ke la duflanka reciprokprofita kunlaboro ne nur akcelu ekonomian disvolvadon de la du landoj, sed ankaŭ stimulu revigliĝon kaj kreskon de la monda ekonomio.

Ayrault diris, ke Francio estas optimisma pri disvolvado de la ĉina ekonomio kaj havas plenan fidon al la estonteco de rilatoj kaj kunlaboro kun Ĉinio. Francio volas plistriktigi altnivelan kontakton kun Ĉinio, antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio pri nuklea energio, elektro kaj interhomaj interŝanĝoj, fortigi multflankajn komunikadon kaj kunordigon kaj senĉese disvolvi rilatojn inter la du landoj.

Marde en Vieno, Xie Xiaoyan, ĉina speciala sendito pri Sirio, ĉeestis la 5an kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroj de la Internacia Grupo por Subteno al Sirio.

Xie unue esprimis kvarpunktan atendon de Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj: unue, ĉiuj partioj komplete efektivigu la rezolucion 2254 de la Sekureca Konsilio de UN pri Sirio; due, Rusio kaj Usono ludu pli grandan rolon kune kun aliaj membroj de la Sekureca Konsilio kaj regionaj landoj por garantii veran kaj kompletan batalhalton en Sirio kaj antaŭenpuŝi politikan solvadon de la siria demando; trie, koncernaj landoj efektive plenumu sian respondecon por subteni politikan solvadon de la demando; kaj kvare, la du flankoj de la konflikto en Sirio vere konsideru ŝtatajn interesojn kaj popolan bonfarton kaj kiel eble plej rapide realigu rektan interparolon por frue solvi la demandon.

Egipta prezidento Abdel Fattah al Sisi diris marde, ke Egiptio volas sukcesigi pacan intertraktadon inter Palestino kaj Israelo.

Sisi diris, ke Palestino kaj Israelo pozitive reagis al la deziro de la internacia komunumo pri antaŭenpuŝo de la paca intertraktado, kaj tio estas la oportuno por paca solvado de la palestina-israela demando. Egiptio volas ludi la rolon de mediacio dum la paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo por sukceso de la intertraktado.

En la sama tago israela ĉefministro Benjamin Netanyahu publikigis deklaron, dirante, ke li bonvenigas la deklaron de egipta prezidento pri antaŭenpuŝo de la paca intertraktado inter Israelo kaj Palestino.

John Ging, sekciestro pri agado en la oficejo de UN pri kunordigo de humanitaraj aferoj, diris marde, ke milionoj da jemenanoj urĝe bezonas humanitarajn helpojn, kaj la internacia komunumo devas doni pli da atento kaj subteno al ili.

En gazetara konferenco en la stabejo de UN Ging raportis pri sia lastatempa vojaĝo al Jemeno kun oficialuloj el la Monda Organizo pri Sano kaj la Monda Nutraĵa Programo. La plano de UN pri humaniatra respondo al Jemeno ĉi-jare bezonas kolekti 1 800 milionojn da usonaj dolaroj por helpi 13 milionojn da jemenanoj, tamen ĝis nun ili akiris nur 16% de la sumo. Li alvokis, ke la internacia komunumo konsciu la gravecon de la humanitara krizo en Jemeno kaj liveru pli da subteno kaj helpo.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris marde en gazetara konferenco de internaciaj mediatoj, ke usona antaŭaverta aviadilo dufoje invadis la teritorian spacon de Venezuelo por spionado, kaj pri tio Venezuelo plendos ĉe rilataj internaciaj organizoj.

Maduro diris, ke la usona aviadilo invadis la teritorian spacon de Venezuelo en la 11a kaj 13a de majo. La aviadilo estas ekipita per elektronikaj aparatoj taŭgaj por spionado kaj havas la kapablon liveri subtenon de komunikado al kontraŭleĝaj armitaj personoj kaj ĵami la komunikadon de la venezuela armeo.

La Internacia Olimpika Komitato anoncis marde en sia oficiala retpaĝaro, ke 31 atletoj el ses sportoj estos malpermesitaj al la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro pro dopado post rekontrolo de iliaj specimenoj el la Pekinaj Olimpikoj de la jaro 2008.

La Internacia Olimpika Komitato diris, ke la Plenuma Konsilio de la Internacia Olimpika Komitato marde okazigis specialan sesion por fortigi la batalon kontraŭ prifripono per drogoj, kaj aldonitaj rimedoj estos publikigitaj por protekti purajn atletojn.

La Internacia Olimpika Komitato rekontrolis 454 elektitajn dopad-specimenojn el la Pekinaj Olimpikoj. La rekontrolo estis farita de la Monda Kontraŭdopada Agentejo kaj la Internaciaj Federacioj.

La kontroloj direktiĝis al atletoj, kiuj eble partoprenos en la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro, kaj estis faritaj per freŝaj scienc-analizaj metodoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin