Fokusoj de la Semajno (Maj. 20)

(GMT+08:00) 2016-05-20 08:38:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun afgana ĉefadministranto Abdullah Abdullah marde, promesante kunlaboron kun Afganio por antaŭenigi strategian partnerecon de kunlaboro.

Xi diris, ke Ĉinio, kiel fidinda najbaro kaj amiko de Afganio, atribuas grandan gravecon al sia rilato kun Afganio. Li diris, ke sekvante la Kvin Principojn de paca kunekzisto, la du landoj respektis, komprenis, fidis kaj subtenis unu la alian de post la starigo de diplomatiaj rilatoj en pli ol ses jardekoj.

Xi diris al Abdullah, "Ni volas labori kun Afganio por plialtigi la strategian partnerecon de kunlaboro." Li dankis Afganion por ĝia apogo al Ĉinio en aferoj koncernaj al kernaj interesoj de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio daŭrigos firman apogon al la afgana registaro kaj respektos la politikan sistemon kaj la disvolvan vojon elektitan de la afgana popolo. Ĉinio volas intensigi altnivelajn interŝanĝojn kun Afganio, fortigi strategian komunikadon kaj ellabori planon de estonta kunlaboro. Li emfazis, ke Ĉinio firme subtenas pacan rekonstruon kaj disvolvadon de Afganio, kaj vokis al la du landoj plibonigi kunordigon por antaŭenpuŝi gravajn invest-projektojn de Ĉinio en Afganio.

Abdullah laŭdis Ĉinion por ĝia helpo al Afganio dum plej malfacila tempo kaj ĝia apogo al la registaro de nacia unuiĝo. Abdullah diris, ke Afganio firme subtenas la ĉinan starpunkton pri kernaj demandoj, inkluzive de Taiwan. Li diris, ke lia lando volas subteni altnivelajn interŝanĝojn, efektivigi la interkonsenton atingitan de ambaŭ flankoj kaj plifortigi kunlaboron kun Ĉinio sur la kampoj de ekonomio, infrastrukturo, homaj resursoj kaj sekureco en la rekonstrua procezo de la lando.

Ĉinio urĝis Eŭropan Union haltigi sian antidumpingajn enketojn kontraŭ ĉinaj varoj, bazitajn sur la "kriterio de surogata lando", laŭ kiu kostoj de produktado en tria lando estas uzataj por kalkuli la valoron de produktoj el ne-merkataj ekonomioj.

Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke la kriterio de surogata lando devas esti forlasita ekde la 11a de decembro 2016 laŭ la interkonsento subskribita ĉe la membriĝo de Ĉinio al la Monda Komerca Organizo. Tio estas devo donita al ĉiuj membroj de la Monda Komerca Organizo.

La demando fariĝis tre serioza, post kiam la Eŭropa Parlamento diris en ne-deviga rezolucio en la lasta semajno, ke Ĉinio ne plenumas la kvin kriteriojn de EU, kiuj difinas merkatan ekonomion, rekomendante, ke ĉinaj eksportoj estu traktitaj en "ne-norma maniero" por certigi justan konkurencon de la unia industrio kaj defendi laborpostenojn de la unio.

Ĉinio firme oponas la agon de la Eŭropa Parlamento. Fini la sistemon de surogata lando laŭ postulo de la interkonsento de la Monda Komerca Organizo havas nenian rilaton kun plenumado de la kriterioj de EU pri merkata ekonomio.

La Internacia Olimpika Komitato anoncis marde en sia oficiala retpaĝaro, ke 31 atletoj el ses sportoj estos malpermesitaj al la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro pro dopado post rekontrolo de iliaj specimenoj el la Pekinaj Olimpikoj de la jaro 2008.

La Internacia Olimpika Komitato diris, ke la Plenuma Konsilio de la Internacia Olimpika Komitato marde okazigis specialan sesion por fortigi la batalon kontraŭ prifripono per drogoj, kaj aldonitaj rimedoj estos publikigitaj por protekti purajn atletojn.

La komitato rekontrolis 454 elektitajn dopad-specimenojn el la Pekinaj Olimpikoj. La rekontrolo estis farita de la Monda Kontraŭdopada Agentejo kaj la Internaciaj Federacioj. La kontroloj direktiĝis al atletoj, kiuj eble partoprenos en la Olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro, kaj estis faritaj per freŝaj scienc-analizaj metodoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin