PRI "ARTA" LINGVO aŭ KION SAĜULOJ POVAS DIRI AL NI

(GMT+08:00) 2016-05-20 15:44:40     Redaktoro:Li Lu

de Alessandra Madella

1. La kontrasto inter "arto" kaj "scienco"

Dum la 100-a UK de Lillo, la prezidanto de la Universala Esperanto Asocio, Mark Fettes, anoncis sian programon doni studstipendion al volontulaj gestudentoj de iu fama Novjorka universitato, por ke ili lernu pri Esperanto kaj ĝia problemaro de protektado de lingvaj minoritatoj tra la mondo. Tiel ili povos reprezenti UEA-n ĉe la samurba centra oficejo de la Unuiiĝintaj Nacioj. Esperanto estas do nun klopodanta doni pli efikan kaj stabilan bazon al sia daŭra interparolado kun altnivelaj politikaj institucioj, kiu havis siajn unuajn komencojn en la Societo de la Nacioj kaj en la sukcesa agado de Ivo Lapenna kun Unesko en la kvindekaj jaroj. Samtempe multe da eŭropaj gesamideanoj ekkonsideras, ke estis eraro ne puŝi decide por oficiala agnosko fare de la Eŭropa Unio, por kontraŭstari la kulturan dominadon de la angla je la domaĝo de la aliaj histori-riĉaj lingvoj de la komunumo. En tiu ĉi eseo mi do argumentas, ke gravas elmalkovri denove la kernon de politika homaranismo, kiu vivas en la origina Zamenhof-a difino de Esperanto kiel "arta" lingvo por faciligi tiun necesan realproksimiĝon inter Esperanta agado kaj internaciaj politikaj institucioj.

D-ro Zamenhof fame kvalifikis sian lingvon kiel "arta" dum sia alparolado al la unuaj gekongresanoj en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Lastatempaj studoj de la itala profesoro pri Esperantologio en Rotterdamo, Federico Gobbo, multe riĉigis nian konon pri la aŭtoro de tiu alparolo, substrekante la judan karakteron en lia edukado kaj liajn strebojn favore de la zionisma movado. Laŭ Gobbo, fakte, Zamenhof ekimagis Esperanton kiel la lingvo de estonta juda ŝtato ĉe la bordoj de la rivero Misisipo, sekvante la ekzemplon de la mormona Utah en Usono. Aliaj esploristoj povus iam klarigi ion pli la nivelon de sendependeco, kiun Zamenhof antaŭvidis por tiu juda ŝtato (oni scias, ke la usona armeo devis interveni por certigi la daŭran membriĝon de Utah en la Federacio). Tamen, se oni pensas al la ĉefa parolanto de Bulonjo, mi opinias, ke oni devus ne nur pensi kion "arta" povus signifi por lia juda kultura fono, sed precipe kiel li vidis sian alparolatan publikon kaj strebis traduki por ĝi siajn ideojn en tiam bone komprenataj terminoj. Ĉiuj bonaj oratoroj scias, fakte, ke la atend-horizonto de la publiko venas unue. Kaj ne hazarde "arta" estis tre laŭmoda kaj diskutata vorto en Francio inter la fino de la deknaŭa kaj la komenco de la dudeka jarcento, precipe en konversacioj, kiuj kontrastigis ĝin kun "scienco"

Por klare montri tiun gravecon, mi postsekvos la signifon, kiun la vorto "arto" havis tiam por la franca klera publiko en la tezo pri la dekokjarcenta franca filozofo Montesquieu verkita en 1893 fare de la juda profesoro Émile Durkheim, por kiu la unua katedro de sociologio estis kreata en Francio. Lia plurfoje eldonita LA KONTRIBUO DE MONTESQUIEU AL LA STARIGO DE SOCIAJ SCIENCOJ estis en la latina kaj—laŭ la tiamaj ruloj de sia akademia ĝenro—pli ol prezenti la rezultojn de nova sociologia esplorado, klopodis relegi la tradicion en maniero, kiu povus plialtigi la statuson de la nova disciplino kaj faciligi ĝian disvastigon. Pere de ĝi Durkheim klopodis do krei spacon por sociologio kiel nova scienco, distingante ĝin de la tradicia fokuso pri "arto" (greke "tékhne" kaj latine "ars"), kiu karakterizis politikajn pensistojn ekde la greka kaj latina periodo. En tiu senco, la barono Montesquieu aperis al li kiel la fondinto de sociologio, pro lia pionira atento pripensi la interrilaton de malsamaj sociaj aferoj. Lia fokuso pri leĝoj necese malkovras la profundajn interligojn inter surface apartaj sociaj fenomenoj kiel ekonomio, religio, moralo, familio, geedziĝo, infana edukado, krimoj, punoj k.t.p.. Do la verko de Montesquieu fine pritraktas la tutan socion kaj intencas fari tion pri ĉiuj popoloj de la mondo. Sed Durkheim samtempe komprenis, ke li devis eltiri la ankoraŭ ne mem-konsciajn "sciencajn" karakterojn de la metodo de Montesquieu en lia fama libro LA SPIRITO DE LA LEĜOJ (De l'esprit des lois, 1748) el ĝia konscia mem-situo ene de la "arta" tradicio de politika penso. Tiu lasta plej multe valorigis la specon de reĝimo kaj ĝian kapablon plene realigi la bonon kaj feliĉon de la civitanoj. Tion fakte estis ĉiam celanta la politika "arto."

Kontraŭe, Durkheim opiniis, ke sociologio kiel moderna scienco devus prefere baziĝi sur la komprenado de komplikaj rilatoj de kaŭzo-efekto inter ekzistantaj realaĵoj ol sur streba adaptiĝo al celata bono. En tio, moderna scienco ankaŭ malsamis de la klasik-greka "êpistême," kiu kontempladis perfektan ideon kaj klopodis alproksimigi la ekzistanton al ĝi. Laŭ Durkheim tiu konfuzo inter kaŭzo-esploranta "scienco" kaj politik-rilata "arto" estis danĝera por la necesa objektiveco kaj la pli longaj stud-tempoj de sociologio. Tio ne signifas, ke Durkheim mem ne interesiĝis pri politiko. Li ekzemple kviete, sed efektive aktiviĝis kun intelektulaj grupoj por la liberigo de la franca juda oficiro Alfred Dreyfus—false akuzita je perfido en 1894 kaj ankoraŭ en prizono dum la jaro de la unua Esperanta kongreso de Bulonjo. Tiam senco de justeco kaj la familia nomo, kiun lia edzino dividis kun la malbonŝanca oficiro, partoprenigis eĉ la sociologon Durkheim en unu el la plej memorindaj protest-entreprenoj, kiuj varmigis la eŭropajn animojn de lia generacio. Sed li ĉiam opiniis, ke ju pli scienco distanciĝas el ĥaoso de senprokrastaj politikaj motivoj kaj voloj por pli metode klasifiki kaj profunde kompreni la normalan vivon de ĉiu tipo de socio, des pli ĝi povas oferi validan helpon al ĝia bona ordigado kontraŭ ĝiaj malsanoj. Male, kvankam Zamenhof estis okulisto kaj speciale salutis sciencistojn inter la unuaj gesamideanoj, li ne specife prezentis sian multjar-laboran kreaĵon kiel la produkto de objektiva scienco, sed unue kiel armilo por paca batalado. Oni povas tamen rememori ĉi rilate ke—kiel Zamenhof—ankaŭ Durkheim mortis je korkrevo dum la unua mondmilito, kiu detruis lian utopion, ke la sola objektiva scienca progreso povus porti pacon al la mondo.

Se oni metas inter parentezon la preferon de Durkheim por modern-senca scienco, oni povas trovi en lia tezo pri Montesquieu tre interesajn sugestojn por pripensi, kial Zamenhof elektis la kontraŭan adjektivon "artan" cele karakterizi sian lingvon nur dekdu jarojn poste. Tiel ni povas vidi, ke en la kolektiva konscio de la unua samideana publiko en la teatro de Bulonjo "arto" ne limiĝis nur al "beletro" kaj ke "arta" ne signifis simple "artefarita." Eĉ male, oni povas montri, ke "arta" en tiu konteksto signifis precize "ne artefarita," ĉar ĝi alparolis la tutan homaron kaj ne unuopajn apartajn sociojn. Fakte la eĥoj de malsama, sed pli malnove prestiĝa tradicio malfermas la signifon de la "arta lingvo" al alia praktika kompreno, kiun gravas malkaŝi denove en la nuna monda situacio. En la venontaj sekcioj mi, do, ekzamenos pli proksime tiajn karakterojn de "arto" en la pritraktado de Montesquieu fare de Durkheim. Kaj mi serĉos en ili inspiron por larĝigi nian komprenon de la unua alparolado de Zamenhof, en senco kiu povus faciligi la nuntempan agadon de Esperantaj instancoj fronte al internaciaj institucioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin