Irana E- movado 100-jariĝis

(GMT+08:00) 2016-05-25 10:01:24     Redaktoro:Pluveta

 

La Tria Irana Esperanto- kongreso okazis  la 13an de majo, 2016, en Teherano, ĉefurbo de Irano. La kongreso samtempis kun la 100- jariĝo de Irana E-movado.

Irano ĉi- jare ankaŭ estis atesanto de la plej granda E- kunveno en si mem. Kelkaj de tre malproksimaj urboj, kiel Gheŝm aŭ Kangavar estis gastoj de la kongreso. Kelkaj unuan fojon partoprenis en iu E-evento. Inter la gastoj kelkaj mienoj por mi ne estis konataj, kiel s-ro Daneŝ, maljunulo, kiu antaŭ multaj jaroj konatiĝis kun Esperanto kaj kia ajn kaŭzo longa tempo malproksimis de ĝi, kaj nun trovis sin mem en la granda Esperanto- kunveno.

Ĉeesto de la s-inoj en tiu ĉi kongreso estis okulfrapa kaj admirinda. Ilia rolo en disvastigo de Esperanto estas nerefutebla. S-ino Solat, nuna prezidantino de Irana Esperanto- Asocio, s-ino Emrani kaj s-ino Fahmi, pioniroj kaj ankaŭ f-ino Karimi, membro de "Tradukejo" estas kelkaj aktivaj s-inoj de Irana Esperanto-movado. Indiko al iliaj ĉiuj nomoj kaj aktivecoj kompreneble postulas apartan artikolon.

Dank' al kontribuoj de la geesperantistoj, la kongreso havis dolĉajn kaj memorindajn partojn, kiel paroliga kurso, kiu fakte kuraĝigis gekomencantojn por paroli, 20-demanda konkurso, aŭdindaj prelegoj kaj ankaŭ kelkaj surprizaĵoj.

La kvara Irana Esperanto- kongreso atendos vin ĉiuj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin