Monda Kultura Heredaĵo---La Okcidenta Lago en Hangzhou

(GMT+08:00) 2016-05-27 09:01:07     Redaktoro:Selena

El: Cao Haigang/ ICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al ICPress)

Bela pejzaĝo de la Okcidenta Lago famas pro Bai-Digovojo kaj Su-Digovojo, kiuj dividas la lagon en la Okcidentan Lagon, la Sudan Lagon, Yu-Lagon, la Eksteran Lagon kaj la Internan Lagon. Inter ili la Ekstera Lago havas plej grandan areon. La Soleca Monteto estas la plej granda natura insuleto, kiun oni povas aliri laŭ Bai-Digovojo. Meze de la lago estas tri insuletoj: Eta Yingzhou, Lagmeza Pavilono kaj Ruangong-Insuleto.

Vizitindaj estas ankaŭ la Pagodoj Bao Shu kaj Lei Feng, kiuj estas neapartigebla parto de la rava pejzaĝo de la Okcidenta Lago.

Monda Heredaĵa Komitato opinias, ke la pejzaĝo de la Okcidenta Lago en Hangzhou estas elstara ekzemplo de kultura vidaĵo, kiu klare montras ĉinan estetikan pensmanieron kaj donas grandan influon al Ĉinio kaj la mondo en ĝardena dezajno.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin