Ĉinio malakceptas gvatadon de usonaj aviadiloj super Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2016-05-27 12:51:00     Redaktoro:Yu Rongkang

La ĉina armeo malakceptas la aserton de Usono, ke skoltaviadilo de la usona mararmeo suferis "danĝeran" baradon de Ĉinio super la Suda Ĉina Maro, kaj postulis, ke Usono finu tian agon

Yang Yujun, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke la ĉinaj aviadiloj agis profesie kaj konforme al la ĉina-usona sekureca kodo de renkonto, interkonsentita de ambaŭ flankoj. Yang diris, ke la ofta skoltado de Usono super ĉinaj akvoj estas la vera fonto de danĝero por la ĉina-usona militsekureco.

Yang diris, ke la interkonsento nur liveras teknikan reguligon, kaj la plej bona solvo por Usono estas haltigi tian agon.

Pentagono asertis, ke en la 17a de majo du ĉinaj batalaviadiloj danĝere baris usonan aviadilon, kiu efektivigis rutinan agadon en internacia aerspaco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin