Ĉinio malkontentas pri japana sensaciigo de demando pri Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2016-05-27 19:59:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri Japanio, kiu sensaciigas la demandon pri la Suda Ĉina Maro kaj troigas la streĉitecon per okazigo de la Pintkunveno de la Grupo 7. Hua diris, ke la ago de Japanio malutilas al stabileco de la Suda Ĉina Maro nek konformas al la statuso de la Grupo 7 kiel platformo de evoluintaj landoj por ekonomia regado.

Hua faris la rimarkon en regula gazetara konferenco, responde al la deklaracio de la pintkunveno, kiu citis la demandon pri la Suda Ĉina Maro. Ŝi diris, ke la rilataj aktivecoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro estas justaj kaj nekontesteblaj aferoj ene de la ĉina suvereneco, kaj delonge Ĉinio firme konservas la liberecon de navigado kaj traflugo en la Suda Ĉina Maro. Tamen ŝi emfazis, ke libereco de navigado ne estas libereco de tiraneco. La ĉina flanko rezolute oponas senkreditigon fare de iuj landoj kontraŭ Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin