Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20---tetablo de Sud-Afriko

(GMT+08:00) 2016-05-31 09:05:38     Redaktoro:Selena

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazos en la 4a kaj 5a de septembro de la kuranta jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en Ĉinio. Por bonvenigi la pintkunvenon kaj plifortigi tekulturan interŝanĝon, la Asocio de Hangzhou por Popularigi Te-Markon invitis 20 teaj trinkejojn, entreprenojn kaj instituciojn en la urbo kune okazigi ekspozicion de la 20 desegnitaj tetabloj, kiuj reprezentas respektive la tekulturon de Usono, Francio, Britio, Korea Respubliko, Ĉinio kaj aliaj 14 landoj kaj EU, la membroj de la Grupo 20.

La desegno de tetablo estas grava en la tearta kampo en la lastaj dek jaroj, kaj ĝi spegulas tekulturan enhavon de iuj landoj.

(1) Kunfandiĝo---Tetablo de Sud-Afriko

Tetablo de Sud-Afriko, desegnita de la Asocio por Naturaj Virinoj en Hangzhou, prenis kunfandiĝon kiel la ĉeftemon. Oni metas nigran kaj blankan tukojn sur la tablon, kiuj aludas separon de negroj kaj blankuloj, sed sur la surfaco etendiĝas de nigra kaj blanka ĉeloŝtofo kun la senco de nacia unuiĝo. Kuniĝo de la altkvalita tetrinkaĵo Dahongpao kaj drinkaĵo Viskio rezultigas neordinaran kaj grandiozan tedrinkaĵon, kiu signifas, ke la pli bela mondo venas pro kunfandiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin