Novaĵoj (Junio 9)

(GMT+08:00) 2016-06-09 16:51:51     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 9a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina registaro promesas starigi ampleksan platformon de sano; registara obligacio de Ĉinio estas sukcese kvotita en Londona Biloborso. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ĉina registaro konstruos platformon de sano kaj medicinaj datumoj tra la lando por pli bone kontentigi la kreskantan postulon pri sano kaj medicinaj servoj.

La decido estis farita merkrede en administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang.

Li diris, "Plifortigo de la disvolvado de medicina granda datumaro estas urĝa tasko. Ĝi estas ankaŭ grava projekto por publika bonstato, en la situacio de la kreskanta postulado pri sano kaj medicinaj servoj. Tio samtempe progresas kun la disvolvado de la nova ekonomio de Ĉinio."

Li menciis en raporto pri sia lastatempa vojaĝo al Guizhou-provinco, ke la platformo de granda datumaro disvolviĝas tre rapide en la medicina industrio en iuj partoj de Ĉinio.

Pekino planas fari la aplikadon de medicinaj kaj prisanaj datumoj parto de la nacia granda datumara strategio. La tutlanda platformo de personaj san-informoj estos pli bone ligita kun provincaj kaj plimalalt-nivelaj platformoj.

Ankaŭ pli da klopodoj estos faritaj por konstrui san-informan platformon sur diversaj niveloj kaj por kolekti medicinajn datumojn, kio postulos klopodojn de multaj departementoj. Publika medicina informo devas esti pli bone aplikita por plibonigi la registaran administron de gravaj demandoj pri publika sano.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde intervidiĝis kun ĉefoj de famaj translandaj firmaoj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la kvaran rondtablan pintkunvenon de la Tutmonda Konsilio de Ĉefadministrantoj kaj interŝanĝis opiniojn kun ili.

Li diris, ke kvankam la ĉina ekonomio alfrontas defiojn, tamen Ĉinio ankoraŭ havas grandan spacon kaj potencialon en disolvado. Li promesis, ke Ĉinio prenos pli da favoraj rimedoj por investado de alilandaj komercistoj kaj kreos justan kaj travideblan medion por enlandaj kaj alilandaj firmaoj. Li aldonis, ke Ĉinio estos pli kaj pli malferma kaj volas dividi oportunon de disvolvado kune kun kompanioj kaj investantoj de diversaj landoj por realigi reciprokprofiton kaj kungajnon.

Tri-jara registara obligacio kun la valoro de tri miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 457 milionoj da usonaj dolaroj), emisiita de la Financa Ministerio de Ĉinio, estis sukcese kvotita merkrede en la Londona Biloborso. Tio estas la unua juana obligacio emisiita ekster la ĉina merkato.

Ĉina financa vicministro Shi Yaobin diris, ke la emisio de la obligacio havas tri signifojn: unue, tio estas nova atingo de financa kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio; due, tio montras la novan staton de la stabile kreskanta ĉina ekonomio; kaj trie, tio aldonas novan movforton al la disvolvado de la apudborda juana merkato.

Harriett Baldwin, ekonomia sekretario de la brita Financa Ministerio, dankis la ĉinan registaron, ke ĝi elektis Londonon por emisii sian unuan registaran obligacion ekster la ĉina merkato. Ŝi diris, ke tio estas grava paŝo de juano al internaciigo, kaj dume Londono ludas gravan rolon en la procezo.

La Financa Ministerio de Ĉinio okazigis kunvenon por rekomendi la obligacion en Londono en la 25a de majo kaj akiris bonan respondon de la merkato. Fine investantoj el Eŭropo, Afriko kaj Mez-Oriento abonis 58% da kvotoj, kaj la restaj 42% estas por aziaj investantoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio okazigos la 6an altnivelan strategian dialogon en Bruselo en la 10a de junio.

Proparolanto de la ministerio Hong Lei diris en regula gazetara konferenco, ke ŝtata konsilanto Yang Jiechi prezidos la dialogon kune kun alta reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Federica Mogherini en la stabejo de EU en Bruselo. Yang ankaŭ renkontiĝos kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.

Hong diris, ke Yang kaj Mogherini diskutos pri la 18a pintkunveno de Ĉinio kaj EU, kiu laŭ plano okazos en Pekino en la dua duono de tiu ĉi jaro, kaj pri tutmonda regado kaj internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj, por plifortigi komunikadon kaj kunordigon inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio en internaciaj aferoj.

Iuj filipinanoj merkrede urĝis elektitan prezidenton de la lando Rodrigo Duterte komenci dialogon kun Ĉinio kiel eble plej frue por solvi la rilatajn disputojn pri la Suda Ĉina Maro per duflanka intertraktado.

Valdez, eksa ĝeneral-sekretario de la centro pri maraj aferoj en la filipina Ministerio de Transportado, ke la nova filipina registaro ne devas atendi rezulton de la arbitracio, sed povas konsideri revokon de la proceso. Li diris, ke nuligo de la arbitracio konformas al la naciaj interesoj de Filipinoj kaj ne estas hontiga.

Eksa vicministro pri edukado diris, ke Filipinoj ne povus akiri efektivajn profitojn, eĉ se la rezulto de la arbitracio estus favora al ĝi, ĉar tia rezulto streĉos plu la situacion en la Suda Ĉina Maro.

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede adoptis politikan deklaron por plifortigi batalon kontraŭ homa imunonesufiĉestiga viruso (HIV) kaj meti finon al la epidemio de aidoso antaŭ 2030.

Laŭ la politika deklaro, la 193 membroŝtatoj de UN renovigis siajn promesojn por redukti la tutmondan nombron de homoj nove infektitaj per tiu ĉi viruso ĝis malpli ol 500 miloj ĉiujare kaj la nombron de homoj mortintaj pro aidoso ĝis malpli ol 500 miloj ĉiujare antaŭ 2020.

La dokumento estis adoptita en altnivela kunveno pri fino de aidoso. La kunveno celas doni atenton al rapid-sekva metodo por respondi al la epidemio.

Parolante en la kunveno, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris, ke estas "fenestro de oportuno" por radikale ŝanĝi la trajektorion de la epidemio kaj meti finon al aidoso por ĉiam en la venontaj kvin jaroj. Li vokis al la internacia komunumo plifortigi la metodon per certigo de financado por respondo al aidoso, forigante punajn leĝojn, kiuj atencas homan dignon, kaj ankaŭ garantii, ke ĉiuj afektitoj povu ricevi ampleksajn servojn kontraŭ la viruso.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin