Kuczynski gajnis prezidentan elektadon de Peruo

(GMT+08:00) 2016-06-10 16:09:52     Redaktoro:Yu Rongkang

La ŝtata elekt-oficejo de Peruo ĵaŭde publikigis la rezulton de la dua balotado. Pedro Pablo Kuczynski el la konservativa partio Peruanoj por Ŝanĝo venkis alian kandidaton Keiko Fujimori el la partio Popola Forto per tre malgranda supereco. Tamen la lasta ankoraŭ ne konfesis sian malvenkon.

Ĉi-jare la konkurado pri prezidenteco estas la plej intensa en la historio de la lando. Post nombrado de ĉiuj balotiloj, la oficejo konstatis, ke Kuczynski gajnis 50,12% da voĉoj, dum Fujimori 49,88% da voĉoj. La antaŭa gajnis la elektadon per la supereco de nur 0,24 procentpunkto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin