Papero

(GMT+08:00) 2016-06-14 17:08:55     Redaktoro:Pluveta

Papero estas inventaĵo de Ĉinio. Antaŭ pli ol 2 000 jaroj Ĉinio inventis paperfaradon.  La papero farita el silko estis multekosta kaj uzata nur por imperiestro kaj aristokratoj. Antaŭ pli ol 1 900 jaroj, eŭnuko, nomata Cai Lun, plibonigis la teknikon de paperfarado. La papero farita de li el arboŝelo kaj ĉifono estis pli malpeza kaj malmultekosta. Pro plibonigo de la tekniko papero fariĝis populara, kaj multaj specoj de papero estis inventitaj de ĉinoj.

Ŝjŭan-papero, fama altkvalita papero el Xuancheng en Anhui-provinco, estas tre taŭga por tradiciaj ĉinaj pentrado kaj kaligrafio. Jutpapero estis ofte uzata por transskribo de ĉinaj klasikaĵoj.

Poste ĉina papero estis portita al la Okcidento tra la Silka Vojo. De mil jaroj civilizacio estis registrita sur papero kaj komunikita al diversaj lokoj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin