Novaĵoj (Junio 16)

(GMT+08:00) 2016-06-16 16:43:22     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de junio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio publikigis blanklibron pri Navig-Satelita Sistemo BeiDou; Etiopio subtenas starpunkton de Ĉinio pri demando de la Suda Ĉina Maro. Sekve estos la programero Socia Vivo. Ni raportos pri rapida disvolvado de granda datumaro, nuba komputado kaj la kunhavebla ekonomio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde la ĉina registaro publikigis la blankan libron la Navig-Satelita Sistemo BeiDou de Ĉinio. La blanka libro enhavas kvin partojn pri celoj kaj principoj de disvolvado, daŭra konstruado kaj disvolvado de la sistemo BeiDou, fidinda kaj sekura navig-satelita servo, aplikado kaj industriigo de la sistemo kaj akcelado de internacia kunlaboro kaj interŝanĝoj.

La blanka libro diris, ke BeiDou estas memstare konstruata kaj sendepende funkciigata navig-satelita sistemo pro la bezonoj de nacia sekureco kaj ekonomisocia disvolvado de la lando. Ĝi estas grava kosma instalaĵo por liveri ĉiaveterajn kaj ĉiutempajn precizajn servojn de lokalizado, navigado kaj hordonado al tutmondaj klientoj.

Sekve de konstruado kaj disvolvado de la kapablo de BeiDou, ĉi-rilataj servoj estas vaste uzataj en transportado, mara fiŝkapto, hidrologia esploro, meteologia prognozo, mapado, antaŭzorgo de arbara incendio, telekomuniko, transmisio de elektro, redukto de katastrofo kaj krizokaza serĉado kaj savado. Ĝi rilatas al multaj flankoj de produktado kaj ĉiutaga vivo de la homaro kaj aldonas viglecon al la tutmonda ekonomia kaj socia disvolvado.

La blanka libro diris, ke la sistemo BeiDou estas publika resurso de la mondo. Ĉinio ĉiam plenumas la koncepton de "BeiDou de Ĉinio, kaj de la mondo", servas por konstruado de la "vojo kaj zono", aktive akcelas internacian kunlaboron pri BeiDou. Ĉinio kunlaboros kun aliaj navigsatelitaj sistemoj, ĉiuj aliaj landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj, por akceli disvolvadon de tutmonda navigsatelita servo kaj profitigi la homaron.

Etiopa ŝtata ministro pri eksterlandaj aferoj Taye Astke-Selassie merkrede renkontiĝis kun ĉina ambasadoro al Etiopio La Yifan. Ili interŝanĝis opiniojn pri demandoj de komuna intereso. La konigis al Taye historian fonon de la disputoj pri la Suda Ĉina Maro. Taye diris, ke la etiopa registaro komprenas kaj subtenas la starpunkton de Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro kaj esperas, ke koncernataj landoj solvos la teritoriajn kaj marajn disputojn laŭ duflankaj interkonsentoj kaj regionaj konsentoj kaj per intertraktado. Li asertis, ke paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro konformas al interesoj de ĉiuj partioj.

Diplomatoj kaj kleruloj diris merkrede, ke la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Serbio, Pollando kaj Uzbekio rimarkinde akcelos rilatojn de Ĉinio kun la Centra kaj Orienta Eŭropo kaj la Centra Azio.

La iniciato de Zono kaj Vojo estos fokuso de la renkontiĝoj inter Xi kaj gvidantoj de la tri landoj, kiuj havas tradiciajn amikajn rilatojn kun Ĉinio. Tiuj landoj estis inter la unuaj, kiuj respondis al la iniciato prezentita de Ĉinio.

Oficialuloj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en gazetara konferenco pri la vizito de Xi de la 17a ĝis la 24a de junio, ke prezidanto Xi profunde interŝanĝos opiniojn kun gvidantoj de la tri landoj pri kunlaboro en la iniciato.

Asistanto de ministro pri eksterlandaj aferoj Liu Haixing diris, ke Ĉinio subskribos interkonsentojn pri komerco, industrio kaj financo kun Serbio kaj interkonsentojn pri financo, aviado, scienco kaj edukado kun Pollando.

Asistanto de ministro pri eksterlandaj aferoj Li Huilai diris, ke Xi ankaŭ ĉeestos la pintkunvenon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Taŝkento, la ĉefurbo de Uzbekio, kie gvidantoj de la membroŝtatoj diskutos pri batalo kontraŭ terorismo, kontrabando de drogaĉo kaj transnaciaj krimoj por profundigi sekurecan kunlaboron en la regiono.

Merkrede laŭ loka tempo usona prezidento Barack Obama faris privatan renkontiĝon kun Dalai-lamao. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke la ĉina registaro urĝas Usonon haltigi intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio per demando pri Tibeto kaj konservi la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter la du landoj per efektivaj agoj.

Lu diris, ke malgraŭ ia ajn formo, la renkontiĝo de usona gvidanto kun Dalai-lamao malobservis la promeson de Usono, ke Tibeto estas parto de la ĉina teritorio, kaj ke Usono ne subtenas sendependiĝon de Tibeto nek apogas agojn, kiuj intencas spliti Ĉinion.

Usona ŝtatsekretario John Kerry merkrede diris, ke la usona registaro strikte efektivigas la ampleksan interkonsenton pri la irana nuklea demando kaj instigas usonajn bankojn kaj kompaniojn kunlabori kun la irana flanko.

Kerry, kiu vizitis Norvegion, faris la rimarkon dum gazetara konferenco kun norvega ĉefministro Erna Solberg. Li diris, ke pro longperiodaj sankcioj kontraŭ Irano, iuj fremdlandaj bankoj kaj kompanioj estas singardaj al tiu lando, ĉar ili ne scias, kiuj kampoj estas malfermitaj, tial necesas klarigo al ili.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis deklaron, forte kondamnante la eniron de fremdlandaj specialaj trupoj en nordan Sirion sen permeso.

Siria oficiala novaĵ-agentejo citis la deklaron de la ministerio, ke lastatempe iuj mediatoj raportis, ke specialaj trupoj de Francio kaj Germanio eniris la nordan regionon Ayn al-Arab, kaj la siria registaro forte kondamnas tiun agon, asertante, ke tio estas publika atenco al la Ĉarto de UN kaj senmotiva provoko al la suvereneco de Sirio. La deklaro diris, ke laŭleĝa kontraŭterorisma agado devas esti efektivigata sub la kunlaboro kun la siria registaro.

Poste la germana Ministerio de Defendo neis sendon de specialaj trupoj al Sirio. Franca mediato citis parolon de bone informita persono el la franca registaro, ke specialaj trupoj de Francio servas kiel konsilistoj de la siria opozicia grupo Siria Demokratia Forto por helpi la batalon kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato.

La nord-korea centra novaĵ-agentejo merkrede raportis, ke lunde la komuna konferenco de la registaro, politika partio kaj societoj de Nord-Koreio sendis leteron al sekretariejo de UN, alvokante, ke UN ludu pozitivan rolon por mildigi streĉitecon en la Korea Duoninsulo kaj solvi la demandon pri reunuigo de la duoninsulo.

La letero diras, ke UN havas neforpuŝeblan historian, leĝan kaj moralan respondecon por solvi la demandon pri reunuigo de la Korea Duoninsulo, tamen nun ĝi estas partia al Usono kaj lasas ĝin plenumi malamikan politikon kontraŭ Nord-Koreio, stimuli emocion de nacia kontraŭstaro kune kun Sud-Koreio, malhelpi reunuigon de la Korea Duoninsulo kaj senĉese pliigi la streĉitecon. La letero akcentas, ke Nord-Koreio ne invados nek minacos aliajn landojn per sia nuklea forto, sed ĝi prenos la nuklean forton kiel memdefendan rimedon por rezisti la ambicion kaj despotecon de Usono, protekti pacon kaj stabilecon de la lando kaj realigi memdecidan reunuiĝon kiel eble plej frue. Nord-Koreio ne pagus valoregan koston por posedi nuklean teknikon, se imperiismaj potencoj sub la gvidado de Usono ne senĉese invadus kaj minacus ĝin.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin