La Flava Rivero

(GMT+08:00) 2016-06-22 11:17:50     Redaktoro:Pluveta

La Flava Rivero longa je 5 464 kilometroj estas la kvina granda rivero en la mondo. Ĝi fontas el Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj torentas orienten ĝis la maro Bohai tra naŭ ĉinaj provincoj.  La Flava Rivero entenas grandan kvanton da ŝlimo, tial ĝi estas nomata la Flava Rivero.

Partoj de la rivero ŝlime obstrukciĝis kaj formis fekundan teron. La valo de la Flava Rivero naskis la antikvan ĉinan kulturon. Tie originis plej fruaj ĉinaj ideografiaĵoj, vilaĝoj, ĉefurboj kaj bronzaĵoj.  

La Flava Rivero estas rigardata kiel la patrino de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin