Etna grupo

(GMT+08:00) 2016-06-24 16:16:34     Redaktoro:Pluveta

Mito diras, ke la ĉina nacio estis kreita de diino. Ŝi faris argilajn figurojn kaj donis vivojn al ili.

En la ĉina historio estas du herooj, la imperiestroj Huang kaj Yan. Legendo diras, ke ĉiuj ĉinoj estas iliaj posteuloj. La ĉina nacio konsistas el 56 etnaj grupoj kun evidentaj trajtoj. Tiuj etnaj grupoj en diversaj lokoj de Ĉinio havas siajn proprajn tradiciojn. Kulturaj karakterizaĵoj inkluzivas kantojn kaj dancojn de la ujguroj, la Akvoverŝan Feston de la tajoj, arĝentajn ornamaĵojn de la mjaŭ-oj, Nadam-foiron de la mongoloj. Ĉinoj uzas "fratojn" por priskribi la rilatojn inter diversaj etnaj grupoj. Frateco signifas, ke diversaj etnaj grupoj harmonie vivas en unu granda familio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin