Longa Historio de Bruna Teo

(GMT+08:00) 2016-06-27 15:54:45     Redaktoro:Pluveta


Kiam vi trinketas tason da aroma kaj varma bruna teo, ĉu vi scias, ke dum la pasintaj 200 jaroj estis multaj aventuroj kaj konspiroj, levĝis kaj falis imperioj malantaŭ la historio de tiuj folioj de teo?

Bruna teo nomata de okcidentanoj estas ruĝa teo por la ĉinoj. Kvankam la koloro de la teo montriĝas bruna, la folioj kaj supo post fermento estas ruĝaj.

La ĉina flanko de la rakonto pri la invento de Lapsang Souchong, la plej frua bruna teo, komenciĝis en Tongmuguan de la urbo Wuyishan en Fujian-provinco. La naskiĝo de la teo, kiu la unua atingis la okcidentan mondon el Fujian, originis el akcidento.

La rakonto diras, ke foje ĉina armeo hazarde haltis apud tekultivejo en la lasta periodo de la dinastio Ming (1368-1644) kaj la soldatoj dormis sur krudaj tefolioj kolektitaj por farado de verda teo. La teproduktanto, kiu estis senhelpa kaj tre maltrankvila pri pluaj perdoj, rostis la velkintajn tefoliojn tuj per pinbranĉoj, kaj tiel li akiris teon kun malhela koloro, kiu produktis brilruĝan supon kun fumaĵita sensaĵo kaj dolĉa gusto.

La tekultivisto estis surprizita, ke la teo kun neatenditaj sensaĵo kaj gusto havis grandan debiton en la merkato, kaj la tuta regiono komencis fari la teon por kontentigi merkatan postuladon.

Ĉirkaŭ la fino de la 16a jarcento kaj la komenco de la 17a jarcento, nederlandaj komercistoj portis teon al Eŭropo. Catherine de Braganza, kiam ŝi edziniĝis al brita reĝo Charles II en 1662, enkondukis la kutimon de tetrinkado el Portugalio en la britan kortegon.

Estis malfacile diri, ĉu la loĝantoj en Britio akiris verdan teon, ĉar oni diris, ke post longa mara transporto, verda teo el Ĉinio fariĝis la bruna post natura fermentado.

Tiutempe la brita popolo ankoraŭ ne sciis, ke bruna teo kaj verda teo estas faritaj el la samaj folioj, tiel skota botanikisto Robert Fortune (1812-1880) renkontis dubon, kiam li atentigis, ke nur malsamaj metodoj de prilaboro povas fari nigran teon kaj verdan teon diferencaj. Fortune estis sendita de la brita Orienthinda Kompanio por ŝteli teon el Ĉinio. Li portis pli ol 20 000 tearbojn kaj arbidojn al la regiono Darjeeling de Hindio en 1851. Laŭdire mortis la plejparto de la tearboj transportitaj al Hindio, tamen trejnitaj ĉinaj laboristoj kondukitaj de Fortune al Hindio provizis la landon per la necesa tekniko kaj scioj pri farado de teo.

Tio okazis inter la Unua Opimilito (1839-1842) kaj la Dua Opimilito (1856-60) kaŭzitaj pro la enkonduko de opio en Ĉinion fare de la Orienthinda Kompanio, kiu intencis kompensi la komercan deficiton kaŭzitan pro grandega teimporto el Ĉinio.

Teo ne estis vaste konsumata en Britio ĝis la 18a jarcento. La prezo de teo en Eŭropo falis konstante dum la 19a jarcento, precipe post la alveno de hinda teo en granda kvanto, kiam Britio ekprofitis de la intenco establi teindustrion en Hindio. Loĝantoj en Britio kaj la okcidento formis la kutimon trinki brunan teon kun sukero kaj lakto.

Kvankam la ĉinaj produkto kaj eksporto de verda teo estas la plej grandaj en la mondo, la teeksporto de Ĉinio ankoraŭ estas malpli granda ol tiuj de Kenjo kaj Srilanko. La eksporto de teo estas malfacila pro la kreskanta granda kosto de tefarado kaj striktaj sekurecaj normoj en aliaj landoj.

Samtempe, la ĉinoj ankoraŭ konsumas ĉefe verdan teon. En 2015, verda teo okupis 53 procentojn de la ĉina merkato, laŭ donitaĵoj de la Ĉina Tefarada Asocio. Laŭ taksado, la vendo de bruna teo kalkuliĝis al 9 procentoj, okupante la trian lokon post tiu de vulong-teo (malhelbruna duonfermentinta teo), kiu akiris 12 procentojn de la merkato.

La konsumo de bruna teo daŭre kreskis en Ĉinio en la pasinta jaro. Homoj trovis nigran teon saniga, ĉar laŭdire ĝi povas varmigi la stomakon kaj malpliigi glukozon kaj grasecon en la sango.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin