Ĉinio kaj Korea Respubliko promesas plifortigi rilatojn

(GMT+08:00) 2016-06-29 15:19:04     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio kaj la Korea Respubliko devas respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj plifortigi komunikadon por konservi la ĝeneralan situacion de sia strategia partnereco de kunlaboro,.

La ĉefministro faris la rimarkon en interparolo kun sia paralelulo el la Korea Respubliko Hwang Kyo-Ahn en Pekino. Li diris, ke paco kaj stabileco en la Nordorienta Azio estas grava por la regiono kaj la mondo. Ĉinio volas kunlabori kun ĉiuj rilataj partioj por sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj por la disvolvado kaj prospero de la regiono.

Hwang diris, ke la Korea Respubliko volas konservi la ĝeneralan situacion de la duflankaj rilatoj, plifortigi strategian komunikadon kun Ĉinio kaj kune defendi pacon kaj stabilecon en la Nordorienta Azio.

Rilate al duflanka kunlaboro, Li urĝis la du flankojn akceli kunlaboron sub la duflanka liberkomerca interkonsento; antaŭenigi komunan esploron, novigon kaj entreprenadon; kaj pligrandigi kunlaboron en la kampoj, kiel ekzemple aŭtofabrikado, robotiko, tabulaj ekranoj, novaj materialoj, kaj inform-komunikado.

Li ankaŭ vokis al la du landoj esplori kunlaboron pri financa integriĝo, subteni transliman elektronikan komercon kaj akceli kulturajn kaj interhomajn interŝanĝojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin