Filipinoj iru al Ĉinio en la kontraŭa direkto

(GMT+08:00) 2016-07-01 18:45:53     Redaktoro:Xiong Linping

La 1an de julio Hong Lei, la proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en Pekino diris, ke la disputo pri la Suda Ĉina Maro, okazanta inter Ĉinio kaj Filipinoj, povas esti solvita nur per ambaŭflanka intertraktado kaj interkonsiliĝado.

Estas raporto, ke la filipina prezidento Rodrigo Duterte hieraŭ diris la esperon, ke la disputo povos "mole surteriĝi". La filipina eksterafera ministro Perfecto Yasay ankaŭ diris, ke ne estos eble, pro la rezulto de la arbitracio, publikigi energian deklaron. Al tio Hong Lei respondis en la regula gazetara konferenco:

"Filipinoj estas proksima najbaro de Ĉinio trans maro. La disputo, por diri ĝisfunde, ankoraŭ estas afero inter najbaroj. La kazo de arbitracio, prezentita de la registaro de Benigno Aquino III, estas neleĝa, nevalida; la disputo inter Ĉinio kaj Filipino povas esti solvita nur per ambaŭflanka intertraktado kaj interkonsiliĝado, kaj ĝi, laŭ la internacia juro, devas esti konvene regata. Ĉinio esperas, ke Filipinoj iros al Ĉinio en la kontraŭa direkto, kaj konvene traktos la disputon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin