Putin subskribis dekreton por grade nuligi sankciojn kontraŭ Turkio

(GMT+08:00) 2016-07-01 12:59:10     Redaktoro:Yu Rongkang

Rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde subskribis dekreton, ordonante la registaron grade nuligi sankciojn kontraŭ Turkio.

Rusa mediato raportis, ke laŭ la ordono de Putin, Rusio nuligos vojaĝan malpermeson kontraŭ Turkio. Putin ordonis la registaron unue alpreni rimedojn por rekomenci la transportadon per ĉartitaj aviadiloj inter la du landoj kaj diskuti kun la turka flanko pri nuligo de aliaj ekonomiaj sankcioj.

Putin diris pli frue en tiu tago dum kunveno de diplomatiaj senditoj al fremdaj landoj, ke en la proksima estonteco Rusio alprenos rimedojn por rekomenci duflankan kunlaboron kun Turkio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin