Meritoj de la ĉina Kompartio en ekonomia medio

(GMT+08:00) 2016-07-04 10:49:59     Redaktoro:Xiong Linping

Singapuro havas intiman interkomunikiĝon kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco. La amaskomunikila kaj akademia sferoj de Singapuro de ĉiam havas altan takson pri la ĉina ekonomia disvolviĝado. Singapuraj fakuloj opinias, ke ĝuste la senlaca penado de la ĉina Kompartio, kiel la reganta partio, igas la ekonomion de Ĉinio hodiaŭ prospera kaj energia.

Sinjoro Xu Zhenyi, famkonata ano de pensbanko kaj ĉefdirektoro de la Esplora Instituto Longdao, opinias, ke la ĉina Kompartio kiel la reganta partio estas kaj gvidanto, partoprenanto de la ĉina ekonomio, kaj distribuanto de ekonomiaj rimedoj. Laŭ lia penso, la ideo de sinjoro Deng Xiaoping, permesi parton de homoj riĉiĝinta, donis tre profundan influon al la ĉina ekonomio, kaj el tio formiĝis la ekonomia strukturo kun ĉinaj karakterizaĵoj. Li argumentis:

"Ĉinio estas unu el la plej potencaj kaj el la plej grandaj regnoj en la mondo. Ekzistas ne multaj tiaj regnoj, kiel Ĉinio, en la mondo. La grandeco, pri kiu mi parolas, aludas la totalan kvanton de la nacia ekonomio kaj la vastecon de la regna teritorio."

Wang Jiangyu, profesoro de la Jurisprudenca Instituto sub la Singapura Nacia Universitato, opinias, ke la ĉina Kompartio kiel reganto faris multe da klopodoj por konstruado de la leĝa sistemo en la sektoro de ekonomio, ekde la reformo kaj malfermo. Wang elparolis:

"Flanke de la leĝigo oni proponis relative potencan spacon de sistemo kaj regularo, en kiu ekonomia merkatiĝo evoluas glate kaj merkata ekonomio laŭgrade grandiĝas."

Profesoro Wang diris, ke la unua leĝo ellaborita de Ĉinio ekde la reformo kaj malfermo temas pri fremdlandaj kapitaloj; siatempe tiu ĉi leĝo estis simpla, konsistanta nur el sep aŭ ok paperoj, sed kun evoluo de la ĉina ekonomio dum tiuj ĉi jaroj, la konstruado de la sistemo pri ekonomio kaj leĝaro ankaŭ perfektiĝas fulmrapide.

Kun pli kaj pli normala ekonomia sistemo la ĉina ekonomio ne nur ludas rolon en la plibonigo de infrastrukturaj instalaĵoj en grandaj urboj, sed ankaŭ efektive altigas la vivonivelon de ordinaraj loĝantoj.

Xu Zhenyi, kiu naŭ jarojn laboris en Ĉinio, emociite diris: "Popolanoj vere fartas bone. Mi iam estis en kamparo de Jiangsu, kie okazis giganta ŝanĝiĝo dum naŭ jaroj. En la lasta fazo jam ne estis mirindaj aferoj: iri al restoracio por manĝi, aĉeti aŭtomobilon kaj simile. Tiaj aferoj estis neimageblaj, kiam mi ĵus venis en Ĉinion."

Tamen ambaŭ fakuloj ankaŭ sugestis, ke nova politiko devas esti ĝisfunde efektivigita, kio estos ŝlosila problemo de Ĉinio por disvolvi ekonomion. Ekonomio estas unu el la plej gravaj temoj en la rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro. Sinpapuraj fakuloj aprobas la kontribuon de la ĉina Kompartio en la ĉina ekonomio, kaj ankaŭ esprimas konstantan atenton pri la evoluo de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin