Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20---tetablo de Usono

(GMT+08:00) 2016-07-05 10:25:06     Redaktoro:Selena

Usonanoj admiras la spiriton de libereco, kiu ne nur estas reflektata en iliaj filmoj pri profunda respekto al superaj herooj, sed ankaŭ estas spegulata en la ordinara vivo, same kiel en la tekulturo. Ĝenerale la usona tekulturo ne estas tiel densa, tamen en sia specifa atmosfero, usonanoj ankoraŭ rekomendas oportunecon kaj liberecon, tial iliaj servicoj, tetasoj, materialoj kaj infuzaj rimedoj estas ne tro komplikaj, sed oportunaj. Ili ŝatas verŝi glaciaĵon en la verdan teon aŭ brunan teon kaj trinki la glaciteon, ĉar ĝi estas facile akirebla. Foje ili aldonas limonon kaj sukeraĵon por pli bona gusto. Ili ankaŭ uzas kafotason kiel tetason, tio estas enkorpigo de la usona kafkulturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin