Varsovia Pintkunveno de NATO decidis fortigi deadmonan kaj defendan rimedojn

(GMT+08:00) 2016-07-09 15:07:25     Redaktoro:Mirinda

Vendrede ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg diris, ke gvidantoj de membroŝtatoj de NATO faris decidon pri fortigo de deadmono kaj defendo vizaĝe al defioj de nova jarcento.

En la gazetara konferenco post la unuataga kunveno de la Varsovia Pintkunveno de NATO, Jens Stoltenberg diris, ke kolektiva defendo de NATO estis grande fortigita kaj NATO decidis preni pluajn rimedojn. Gvidantoj de membroŝtatoj de NATO decidis fortigi militan ekziston en meza kaj orienta Eŭropo kaj dispozicii kvar batalionojn de plurlandaj trupoj en trilandoj de Balta Maro kaj Pollando.

Vendrede posttagmeze en Varsovio inaŭguriĝis la pintveno de NATO. La dutaga pintkunveno temas pri milita dispozicio de NATO en meza kaj orienta Eŭropo, sekureca kunlaboro kun partneraj landoj kaj kunlaboro kun EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin