Fokusoj de la Semajno (Jul. 15)

(GMT+08:00) 2016-07-15 16:18:46     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mrinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Merkrede La ĉina registaro publikigis la blankan libron "Ĉinio Persistas en la Starpunkto de Solvado de la Rilataj Disputoj kun Filipinoj en la Suda Ĉina Maro per Intertraktado".

La dokumento publikigita de la Inform-Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke la teritoria pretendo de Filipinoj super parto de la insularo Nansha estas senbaza el la vidpunkto de historio aŭ internacia juro.

Ĝi diris, ke la kerno de la rilataj disputoj inter Ĉinio kaj Filipinoj en la Suda Ĉina Maro kuŝas en la teritoriaj problemoj kaŭzitaj de la filipina invado kaj kontraŭleĝa okupado al iuj insuloj kaj rifoj de la ĉina insularo Nansha. Ĝi aldonis, ke krome, kun la disvolviĝo de la internacia leĝo de la maro, ankaŭ la disputo pri mara demarkcio aperis inter la du ŝtatoj pri iuj maraj regionoj de la Suda Ĉina Maro. La du landoj okazigis multajn konsiliĝojn pri konvena traktado de disputoj en maro, kaj atingis unuanimecon pri solvado de rilataj disputoj per intertraktado kaj konsiliĝo, kiu estis plurfoje reasertita en kelkaj duflankaj dokumentoj.

En 2013, la tiama registaro de la Filipina Respubliko unuflanke iniciatis la arbitracion de la Suda Ĉina Maro. Per tio, Filipinoj malobservis la interkonsenton kun Ĉinio pri solvado de rilataj disputoj per duflanka intertraktado. Ĝi atencis la rajton de Ĉinio elekti rimedon por solvado de disputoj laŭ sia propra volo kiel ŝtat-partio de la Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maro, kaj misuzis disput-solvajn procedurojn de la konvencio.

La dokumento diris, ke la arbitracia tribunalo establita laŭ unuflanka peto de Filipinoj ne havas jurisdikcion super rilataj proponoj, kaj la juĝo farita de ĝi estas nevalida kaj ne havas devigan forton.

Deklaro publikigita dimanĉe post la du-taga kunveno de komercaj ministroj de la Grupo 20 en Ŝanhajo diris, ke la ekonomioj de la Grupo 20 promesis subteni pli multan partoprenon de malalt-enspezaj landoj en la tutmonda valorĉeno por akceli komercan kreskon de la mondo.

La deklaro de komercaj ministroj de la Grupo 20, la unua tiaspeca en la historio de la Grupo 20, diris, ke la ekonomioj de la Grupo 20 rekonis, ke la tutmonda valorĉeno, inkluzive de regiona valorĉeno, estas grava karakterizaĵo de la tutmonda ekonomio kaj ankaŭ grava motoro de la monda komerco. La ekonomioj subtenos politikojn por permesi firmaojn de ĉiuj grandecoj, inkluzive de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, en landoj sur malsamaj niveloj de disvolvado partopreni en la tutmonda valorĉeno kaj plene uzi ĝin.

La deklaro aldonis, ke la membroj de la Grupo 20 daŭre fortigos konstruadon de kapablo por antaŭenigi inkluzivan kaj kunordigitan tutmondan valorĉenon, disvolvos kaj efektivigos iniciatojn por helpi evoluantajn landojn, precipe malalt-enspezajn landojn, malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn en la regionoj, kiuj estas plej gravaj al la tutmonda valorĉeno. La deklaro atentigis, ke tiaj iniciatoj eble inkluzivas taŭgan infrastrukturon, teknikan subtenon, akiron de kredito, provizĉenan kunligon, agrikulturon, novigon kaj elektronikan komercon, trejniĝon pri lerteco kaj respondecan komercan konduton.

Ĉinio kaj la Eŭropa Unio okazigis sian 18an pintkunvenon ekde mardo en Pekino. Ĉina ĉefministro Li Keqiang kunprezidis la pintkunvenon kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker marde posttagmeze.

La ĉina ĉefministro diris, ke Ĉinio firme subtenas la integriĝan procezon de Eŭropo kaj volas vidi stabilan, prosperan kaj fortan Eŭropan Union. Li diris, ke Ĉinio kaj EU estas gravaj fortoj en subtenado de paco kaj disvolvado de la mondo, kaj la strikta kontakto kaj konsiliĝo inter la du flankoj estas pozitiva signo. Li diris, ke li volas plani pluan kunlaboron inter Ĉinio kaj EU kun gvidantoj de la unio. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri firmigo de politika fido, efektivigo de konsento de kunlaboro, fortigo de komunikado kaj kunlaboro en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin