Fokusoj de la Semajno (Jul. 22)

(GMT+08:00) 2016-07-22 09:41:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj marde interŝanĝis gratulojn por festi la 25an datrevenon de la dialogaj rilatoj inter la du flankoj.

En gratula mesaĝo sendita al laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith, la deĵoranta prezidanto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj la asocio estas amikaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj.

Ĉinio fariĝis dialoga partnero de la asocio en 1991. La du flankoj establis strategian partnerecon en 2003 kaj finkonstruis la liberkomercan regionon de Ĉinio kaj la asocio en 2010.

En la mesaĝo, ĉina ĉefministro diris, ke de post la starigo de la dialogaj rilatoj antaŭ 25 jaroj, la du flankoj ĉiam respektas, komprenas, fidas kaj subtenas unu la alian. Li diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio eltenis diversajn provojn, kaj la dudirekta kunlaboro akiris abundajn fruktojn, alportante palpeblajn profitojn al la popoloj de ambaŭ flankoj, kaj starigante paradigmon de egala traktado kaj komuna disvolvado inter landoj de malsamaj grandecoj. Li aldonis, ke Ĉinio esprimas gratulon pro la oficiala establo de komunumo de la asocio kaj ĝojas vidi, ke la asocio pacama, prospera kaj vigla ludu pli grandan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Lunde en la sud-afrika urbo Durban oficiale malfermiĝis la 21a Internacia Konferenco pri Aidoso, alvokante elradikigon de la mortiga pandemio antaŭ 2030.

La konferenco kun la temo "akiri egalajn rajtojn nun" emfazis, ke por atingi pli grandan sukceson, devas esti solvita la demando pri manko de fonduso, kiu influas preventon kaj esploron de aidoso. Krome, oni devas liveri ĝustatempan kuracadon al la infektitoj kaj elimini diskriminacion kontraŭ gejoj, narkotaĵ-maniuloj kaj sekslaborantoj. La konferencon ĉeestas ĉirkaŭ 18 mil homoj, inkluzive de registaraj funkciuloj, kleruloj, specialistoj kaj aidosuloj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris al raportistoj antaŭ la konferenco, ke la homaro akiris grandan progreson en prevento kaj kuracado de aidoso. En iuj landoj kuracistoj povas diagnozi tiun malsanon en nur 20 minutoj. Li akcentis, ke la homaro devas intensigi la batalon kontraŭ aidoso por ke pli ol 17 milionoj da aidosuloj en la tuta mondo ricevu efikan kuracadon.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan sabate ripetis vokon al sia usona paralelulo Barack Obama transdoni la ĉefon de opozicia movado, kiu estas akuzita kiel postkulisa komplotanto de la puĉo en Turkio.

Erdogan diris en rimarkoj faritaj en Istanbulo: "Bonvolu plenumi nian peton, se ni estas strategiaj partneroj." La turka ŝtatestro kulpigis la movadon gvidatan de Fethullah Gulen, turka islama klerulo loĝanta en la usona ŝtato Pensilvanio, pri la sensukcesa puĉo, kiu okazis vendrede vespere de la lasta semajno.

Erdogan diris al Obama: "Mi antaŭe petis vin deporti lin aŭ kapitulacigi lin al Turkio, kaj mi atentigis vin, ke li pripensas puĉon, sed vi ne volis aŭskulti."

Ankaro ĉiam akuzas la Movadon Gulen pri renverso de la turka registaro.

Almenaŭ 161 homoj estis mortigitaj kaj 1 440 aliaj vunditaj en la milita ŝtatrenverso. Erdogan atribuis tiun okazaĵon al la movado Gulen. Li ĵuris likvidi la puĉistojn por konservi purecon de la turka armeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin