Inaŭguriĝis 101-a UK en Nitro

(GMT+08:00) 2016-07-24 16:36:08     Redaktoro:Pluveta


Dimanĉe matene laŭ la loka tempo, solene inaŭguriĝis la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakio. Prezidanto de UEA Mark Fettes prezidis la inaŭguron. Al ĉi-foja kongreso ĉeestis pli ol 1 200 esperantistoj.

Laŭ la decido de la Estraro de UEA, la temo de la 101-a UK en Nitro estas "Socia justeco — lingva justeco". La 101-a Universala Kongreso markos la 20-jariĝon de la Manifesto de Prago, kiu siatempe celis klarigi la rilaton inter Esperanto kaj aliaj sociaj temoj. Venis tempo por ĝia ĝisdatigo, en kongreso vaste malfermita al la mondo. Al ĉiuj strebantoj por justeco, Mark Fettes iam alvokis: venu kongresi kun ni en Nitro!

Dum la kongreso, okazos diversaj programoj, inkluzive de prelegoj,teatroj, koncertoj, ekskursoj kaj nacia vespero. La nacia vespero estos prezentita de Lúčnica. Lúčnica estas sendube la plej fama kaj bona folklora ensemblo en Slovakio, fondita en 1948 en Bratislavo. Ĝi konsistas el ĥoro kaj danca ensemblo. Ĝi naskiĝis kiel "grupo de entuziasmaj junuloj asociita al la etnografia grupo Živena". Ekde 1951, la arta direktoro de Lúčnica estas Štefan Nosáľ, kiu antaŭe estis solisto en la ensemblo.

Karaj amikoj, en la venonta semajno, ni disaŭdigos koncernajn informojn pri la 101-a UK. Bonvolu aŭskulti!

                                                                                                                                                                 ( fotita de Jiang Limin)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin