Wang Yi intervidiĝis kun John Kerry

(GMT+08:00) 2016-07-26 15:28:21     Redaktoro:Mirinda

Lunde en Vjentjano, la ĉefurbo de Laoso, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun usona ŝtatsekretario John Kerry.

Wang diris, ke sub klopodo de ambaŭ flankoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono tenas disvolvan tendencon. Serio da gravaj mekanismaj dialogoj kaj interkonsiliĝoj inter la du landoj akiris pozitivajn fruktojn kaj plue profundiĝis kunlaboro inter la du landoj sur diversaj kampoj. Nun la komunaj interesoj inter la du landoj estas pli multaj ol antaŭe kaj strategia valoro de la dulanda kunlaboro estas pli granda ol antaŭe, la du flankoj devas pli objektive juĝi unu la alian pri la strategia volo. La du landoj devas firme kapti ĝeneralan direkton de la rilatoj kaj taŭge solvi kaj trakti diverĝojn kaj kontraŭdirojn en konstruiva maniero. La du flankoj devas bone prepari la gravan renkontiĝon de la du ŝtatestroj dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou, kaj tio havas gravan signifon por certigi kontinuan, sanan kaj stabilan disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj akceli mondajn pacon, stabilecon kaj prosperon.

Kerry diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la duflankaj rilatoj plej influaj en la mondo. Prezidento Barack Obama atendas ĉeesti la Pintkunvenon en Hangzhou septembre. Usono volas fortigi komunikon kun Ĉinio kaj taŭge regi diverĝojn per kunlaboro kaj transdoni bonajn usona-ĉinajn rilatojn al la sekvanta registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin