Mark Fettes plantas arbon omaĝe al la 101-a UK.
Solena plantado de Esperanto-arbo okazis la 26-an de julio 2016 (marde) je la 12:00 sur herbejo antaŭ la aŭlo de Slovaka Agrikultura Universitato en Nitro. La arbon plantis eminentuloj de Esperanto-movado kaj honoraj gastoj.