Ĉina delegito alvokas fortan helpon al Afriko en batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2016-07-29 14:46:01     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina delegito al UN diris ĵaŭde, ke forte helpi Afrikon en reago al terorisma defio kaj realigo de daŭra paco estas devo de la internacia komunumo.

Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto al UN, faris la alvokon en debato de la Sekureca Konsilio pri packonstruo.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas sekvi unuecan normon en la batalo kontraŭ terorismo, subteni la kontraŭterorisman penadon en Afriko kaj rezolute bati teroristajn aktivecojn, ne konsiderante iliajn celojn kaj rimedojn.

Li aldonis, ke la Unuiĝintaj Nacioj devas helpi afrikajn landojn plifortigi kontraŭterorisman kapablokonstruon kaj prioritatigi ĉi-rilatajn klopodojn.

En la debato, la Sekureca Konsilio de UN adoptis deklaron de prezidanto pri packonstruo en Afriko, en kiu ĝi agnoskas la gravan rolon de la Afrika Unio en konservado de paco en Afriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin