Ĉinio: Japanio devas fari memekzamenon pri demando de Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2016-07-29 11:38:01     Redaktoro:Mirinda

Ĵaŭde proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke en la demando de la Suda Ĉina Maro, Ĉinio esperas, ke Japanio faros memekzamenon. Se Japanio daŭre iros sur erara vojo, ĝi estos plie izolita.

Lu diris, ke Ĉinio jam rimarkis iujn raportojn de japanaj mediatoj, kiuj postulas, ke Ĉinio akceptu la tiel nomatan juĝon de arbitracio pri la Suda Ĉina Maro, kaj rimarkis ankaŭ asertojn de la japana registaro post kunvenoj de eksterlandaferaj ministroj pri orient-azia kunlaboro.

Lu diris, ke vizaĝe al la juĝo de la tiel nomata arbitracio, Japanio estas pli ekscitita ol ĉiuj aliaj landoj. Iuj japanoj ne volis forgesi sian imagon, kiam la plejparto de membroj de la internacia komunumo esprimis sian klaran sintenon, kaj ĉemaraj landoj de la Suda Ĉina Maro, inkluzive de koncernataj landoj montris spiriton de kunlaboro. Ĉinio sincere esperas, ke Japanio serioze vizaĝos la realon kaj la ĝeneralan tendencon de la historio, observos inernaciajn leĝojn, regulojn kaj ordon, kaj faros aferojn utilajn al paco, stabileco, harmonio kaj prospero de la regiono, sed ne kontraŭstaros.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin