Ĉinio asignis grandan sumon por protekto de heredaĵoj en Tibeto

(GMT+08:00) 2016-07-29 11:50:05     Redaktoro:Mirinda

Dum la periodo de la 12a Kvin-jara Plano pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolvado, la ĉina registaro asignis 1 600 milionojn da juanoj por subteni protekton de kulturaj heredaĵoj kaj konstruadon de muzeoj en la Tibeta Aŭtonoma Regiono, pli multe ol dum la periodo de la 11a Kvin-jara Plano. Estis entute 130 projektoj pri protekto kaj riparo de kulturaj heredaĵoj en Tibeto. Tio estas rekorda nombro en la historio. La financa subteno metis firman bazon por esploro pri la historio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj protekto de tibeta kulturo.

Estro de la Ŝtata Administracio pri Kulturaj Heredaĵoj Liu Yuzhu diris, ke en la pasintaj preskaŭ 20 jaroj, la centra registaro jam investis preskaŭ tri miliardojn da juanoj por protekto de kulturaj heredaĵoj en Tibeto, kaj danke al la subteno Tibeto plenumis 300 projektojn de riparado de kulturaj heredaĵo .

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin