Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20——Tetablo de Britio

(GMT+08:00) 2016-08-04 09:54:53     Redaktoro:Li Lu

Tetablo de Britio

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazos en la 4a kaj 5a de septembro de la kuranta jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en Ĉinio. Por bonvenigi la pintkunvenon kaj plifortigi tekulturan interŝanĝon, la Asocio de Hangzhou por Popularigi Te-Markon invitis 20 teaj trinkejojn, entreprenojn kaj instituciojn en la urbo kune okazigi ekspozicion de la 20 desegnitaj tetabloj, kiuj reprezentas respektive la tekulturon de Usono, Francio, Britio, Korea Respubliko, Ĉinio kaj aliaj 14 landoj kaj EU, la membroj de la Grupo 20.

La desegno de tetablo estas grava en la tearta kampo en la lastaj dek jaroj, kaj ĝi spegulas tekulturan enhavon de iuj landoj.

Tetablo de Britio

Tetablo de Britio, desegnita de Yu Qingzhi el la entrepreno Zhao Bentang. Blua tablotuko kaj svingaj dekoracioj elmontras la elegantecon de brita ruĝa teo. La tetablo komunikgas la spiriton: reveni al la esenco kaj simpleco de homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin