Novaĵoj (Aŭgusto 04)

(GMT+08:00) 2016-08-04 17:09:25     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de aŭgusto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke rekorda nombro da evoluantaj landoj ĉeestos la Pintkunvenon de la Grupo 20 en Hangzhou; oficiale malfermiĝis retpaĝaro de la Suda Ĉina Maro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede diris, ke la nombro de evoluantaj landoj ĉeestontaj la Pintkunvenon de la Grupo 20 en Hangzhou, superos tiun de la antaŭaj kunvenoj. Tio estas rekordo de plej multaj evoluantaj landoj ĉeestantaj la kunvenon en la historio de la Grupo 20. Li asertis, ke nun la preparado iras glate kaj la organizanto estas memfida pri ĝia sukceso.

Wang faris rimarkojn dum komuna gazetara konferenco kun laosa paralelulo Saleumxay Kommasith post interparolo. Li diris, ke kiel plej granda evoluanta lando, Ĉinio havas devon kaj respondecon pri protekto kaj vastigo de rajtoj kaj interesoj de la evoluantaj landoj. Wang aldonis, ke Ĉinio jam invitis Laoson, prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉadion, prezidanto-lando de la Afrika Unio, Senegalion, prezidanto-lando de Nova Partnereco de Afrika Disvolvo, Egiption kaj Kazaĥion ĉeesti la pintkunvenon en Hangzhou. Ankaŭ Tajlando, prezidanto-lando de la Grupo 77 esprimis sian volon ĉeesti la kunvenon, kaj Ĉinio faras ĉi-rilatan aranĝon.

Merkrede ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia laosa paralelulo Saleumxay Kommasith kune renkontiĝis kun raportistoj post interparolo. Wang diris, ke Ĉinio volas klopodi kune kun la membroŝtatoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por altigi la interrilatojn al nova nivelo.

Wang diris, ke tiu ĉi jaro signas la 25an datrevenon de la starigo de la dialogaj rilatoj de Ĉinio kaj la asocio, kaj tio havas gravan sifnigon por disvolvi plu la interrilatojn. Li diris, ke Ĉinio ĉiam prenas la asocion kiel prioritaton en sia najbara diplomatio, firme subtenas konstruadon de komunumo de la asocio kaj pozicion de la asocio kiel centro de regiona kunlaboro kaj apogas la asocion ludi pli grandan rolon en internaciaj aferoj.

La ĉina Ŝtata Servo pri Maraj Informoj merkrede oficiale lanĉis la retpaĝaron de la Suda Ĉina Maro kun ses domajnonomoj. Nun estas alirebla nur la ĉinlingva versio kaj poste aperos la versio de la angla lingvo. La retpaĝaro elmontras historiajn materialojn kaj leĝajn dokumentojn kaj konigas vidpunktojn kaj komentojn pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

La ĉina olimpika delegacio merkrede okazigis ceremonion por hisi la nacian flagon en la olimpika vilaĝo. La organiza komitato aranĝis dancadon kun la brazila karakterizaĵo por vigligi la etoson.

Lei Sheng, olimpika ĉampiono de skermado, estis elektita kiel flagtenanto de la ĉina sportista delegacio. Li diris intervjuate, ke li sentas sin honora kaj komprenas, ke li havas pli grandan devon.

Ĉinio ĵaŭde esprimis gratulon al nepala nove elektita ĉefministro Pushpa Kamal Dahal, konata ankaŭ kiel Prachanda.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke Ĉinio, kiel proksima kaj amika najbaro de Nepalo, volas klopodi kune kun Nepalo por efektivigi diversajn interkonsentojn kaj grandigi reciprokprofitan kunlaboron. Ŝi diris, ke Ĉinio volas antaŭenpuŝi la duflankan ampleksan kunlaboran partnerecon de eterna amikeco.

Zhou Shifeng, advokato iam administranta la advokatejon Fengrui, ĵaŭde estis konviktita pri subfosado de ŝtatpotenco kaj kondamnita al sep jaroj da mallibereco.

Li estis ankaŭ senigitaj je la politika rajtoj por kvin jaroj, laŭ la verdikto de la dua Meznivela Popola Juĝejo en Tianjin, norda havenurbo proksima al Pekino. Zhou, 52-jara, konfesis sian kulpon kaj diris en la juĝejo, ke li ne volas apelacii.

La sama juĝejo anoncis la verdiktojn por aliaj du homoj rilataj al Zhou respektive en mardo kaj merkredo.

Proparolanto de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede diris, ke UN estas profunde maltrankvila pri la lastatempa provpafo de misiloj fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Pli frue en tiu tago la Korea Demokratia Popola Respubliko pafis du balistajn misilojn al la orienta maro, unu el kiuj laŭdire falis en la ekskluzivan ekonomian zonon de Japanio.

Proparolanto de UN Stephane Dujarric diris, ke tiaj agoj serioze subfosas regionan pacon kaj stabilecon kaj ne helpas malaltigi la streĉitecon de la Korea Duoninsulo.

Dujarric diris en ĉiutaga gazetara konferenco, "Ni refoje urĝas la Korean Demokratian Popolan Respublikon aŭskulti la unuecan alvokon de la internacia komunumo, inversigi sian direkton kaj reveni al la procezo de sincera dialogo."

La Sekureca Konsilio de UN okazigis nepublikan kunvenon pri la Korea Demokratia Popola Respubliko rilate al la merkreda provpafo de misiloj.

La franca ĉinlingva ĵurnalo Eŭropa Epoko merkrede publikigis artikolon, kritikante la decidon de la Korea Respubliko pri lokado de la usona antimisila sistemo THAAD en la lando.

La artikolo diras, ke Usono kaj Korea Respubliko obstine deziras loki la antimisilan sistemon THAAD en Korea Respubliko, kaj tio eble ekscitos la nervon de Nord-Koreio al pafado de misiloj kaj eksperimento de nukleaj armiloj, altigos la streĉitecon de la regiona situacio kaj ofendas najbarojn, inkluzive de Ĉinio.

La artikolo analizas, ke pri la lokado, Usono asertis, ke ĝi lokos la antimisilan sistemon por protekti la sekurecon de Korea Respubliko, sed fakte ĝi celas pliigi sian manipuladon super la Orienta Azio, utiligante la ŝakpecon de Korea Respubliko.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede publikigis deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante krimojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato kontraŭ etnaj minoritatoj en Irako kaj alvokante liberigon de civiluloj forkaptitaj de la Islama Ŝtato.

La 3an de aŭgusto de 2014 la Islama Ŝtato ekokupis la urbeton Sinjar en norda Irako. Religianoj de Yazidi estis mortigitaj aŭ forkaptitaj, kaj multaj civiluloj fariĝis senhejmaj.

La deklaro de Ban okaze de la dua datreveno de la ekokupiĝo de Sinjar refoje kondamnis la kontinuajn krimojn de la Islama Ŝtato kontraŭ diversaj etnaj kaj religiaj grupoj en Irako kaj esprimis profundan maltrankvilon pri la sekureco de miloj da forkaptitaj religianoj de Yazidi. Li alvokis, ke ĉiuj partioj de la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato prenu liberigon de civiluloj kiel prioritatigita celo de siaj operacoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin